PIV 2020 · 5040
★gard/i
★gard/i (tr)
1 (iu) Zorgi, ke ies vivo ne venu en danĝeron: kial do vi ne gardis vian sinjoron, la reĝon? X; gardu al mi la junulon Abŝalom X; ekstere staras deksep centoj, kiuj gardas ĉiun haron sur miaj tempioj Z; kiam vi kuŝiĝos, ili vin gardos X; gardi iun kiel la globon de la okulo Z, kiel pupilon de sia okulo X; gardatan ŝafon eĉ lupo timas Z.
2 (iu) Zorgi, por evitigi al iu malbonon: gardi iun kontraŭ perforto Z, malfeliĉo X; Dio nin gardu! Z; Dio nin gardu de tio ĉi! Z; mi prenos vin je la mano k gardos vin X; gardu min Dio kontraŭ amikoj, kontraŭ malamikoj mi gardos min mem Z; Dio gardos vian piedon kontraŭ reto X; gardu min, ho Eternulo, ke mi ne faru tion! X; bone gardanta hundo; vi estu gardata kontraŭ fremda edzino X.
3 (iu) Zorgi, ke io restu bonstata, ne difektiĝu: gardi trezoron Z, tenotaĵon Z; se la Eternulo ne gardas urbon, tiam vane maldormas la gardanto X; li lokis kerubon, por gardi la vojon al la arbo de vivo X; gardi ies interesojn; mi gardis la vestojn de tiuj, kiuj lin mortigis N; estas tia odoro, ke oni devas gardi sian nazon Z; la Bulonja Deklaracio estas kreita nur por gardi la necesan kontinuecon en nia lingvo Z; pli ol ĉion gardatan, gardu vian koron! X.
4 (iu) Zorgi, ke iu ne forkuru, ne kaŭzu danĝeron: gardi krimulon; ili gardis nin malliberigitajn; gardi sian langon X; gardu vin du baroj, lipoj k dentaroj Z.
5 (io) Ŝirmi, evitigi danĝeron aŭ malbonon: draprandaĵoj gardis kontraŭ ĉia trablovo Z; dubo gardas kontraŭ risko Z; la celo de la Fundamento estas gardi la lingvon kontraŭ anarĥio Z.
6 (iu) Teni nedifektita aŭ neŝanĝita: gardu kandelon por la nokto Z; gardi lokon por plua enskribo; amu Antonon, sed gardu vian monon Z; gardi sekreton Z, pozon Z, memoraĵon Z, esperon Z; gardi sian personan dignon Z; gardi fidelecon al iu, sian opinion, konvinkon. ☞ domaĝi, konservi, ŝpari.
7 (iu) Observi, ne forgesi aplikadon de io: jen mia interligo, kiun vi devas gardi X; gardu miajn vortojn en via memoro X; gardu miajn moralinstruojn en via koro X; kiu gardas saĝon, tiu trovas bonon X.
sin gardi
1 Atenti ne endanĝerigi sian vivon: kiu sin gardas, tiu sin savas X; gardu vin dekstre, gardu vin maldekstre!; (de tie la komando:) gardu vin! Z.
2 Atenti eviti ion malbonan: gardu vin kontraŭ malbona virino X; ŝi tute ne zorgas pri si k tute sin ne gardas Z; sin gardi de eraroj; sin gardi kontraŭ surprizoj Z, kontraŭ ĉio malbona X, de ĉia malpaciĝo Z; por ke mi povu kompari (la tekstojn) kaj gardi min de eraroj Z; gardu vin pri tio, kion vi parolas Z; gardu vin, ke vi ne forgesu Z, ke vi ne plu faru tian eraron Z; oni ordonis, ke mi min gardu, ke neniu vidu min Z; mi gardos min ion diri al li Z; kompreneble, mi gardis min diri, kion mi esperas de li B.
gardo
1 Ago de gardanto: ili plenumu gardon koncerne la tutan komunumon X; metu, ho Dio, gardon al mia buŝo! X.
2 Milita aŭ ofica prizorgado de posteno, servo ks: kampa gardo Z; preni sian gardon; esti sub gardo Z; stari gardon Z. ☞ deĵori.
3 Gardostaranto(j): gard’ alia stariĝos nun sur mia loko Z; gardoj ĉie staras Z.
garda. Rilata al gardo.
garde
1 Por gardo: antaŭ ĉiu kastelo reĝidoj staris garde Z; garde deĵori.
2 Kun gardemo: paketon, kiun ili kun si tre garde portis Z; sin teni tre garde Z.
gardado. Ago de gardanto: ricevi por gardado; esti sub ies gardado Z; meti sub ies gardadon Z; la komitato ekzistas por la gardado de la interesoj de la tuta E-istaro Z; du plenumu gardadon ĉe la reĝo X.
gardataĵo. Io, kion oni donis garde: ŝi estis por mi ĉiam kara gardataĵo Z.
gardejo. Loko, kie iu estas gardata: la reĝo metis la 10 kromvirinojn en gardejon X; (f) sekreto forlasas la gardejon de la koro Z. ☞ azilo.
gardilo ⏚ (de cirkvito) Organo, kiu aŭtomate interrompas cirkviton, kiam la kurento atingas certan valoron: efluva gardilo (malŝargolampo, kiu servas por gardi la tubojn de radioricevilo kontraŭ supertensioj); fandogardilo (gardilo, enhavanta konduktilon, kiu estas fandebla de troa kurento).
gardisto. Homo, kies okupo estas gardadi: la gardistoj, kiuj iradas tra la urbo X; ĉu mi estas gardisto de mia frato? X; gardisto de muzeo, de ĉasejo; gardista ĉambro Z, turo; mia gardista posteno X.
gardistejo. Loko, kie restadas gardisto(j): antaŭ ĉiu pordego troviĝis gardistejo Z.
antaŭgardi. Neebligi danĝeron, minacon, malsanon, antaŭ ĝia apero: la vakcino antaŭgardas de la variolo B; prudento antaŭgardas kontraŭ malfeliĉoj Z; infanoj antaŭgarditaj per injektoj kontraŭ difterio. ☞ deturni, preventi, antaŭsavi.
antaŭgarda Z. Profilaktika, preventa.
antaŭgardema. Kutimanta sin gardi anticipe kontraŭ danĝero.
nesingarda Z. Ne zorganta pri sia sekureco: la knabo nesingarde trakuris tra la strato; evitu ĉian nesingardecon.
prigardi. Zorgi garde super (iu).
sengarda. Nesingarda: oni priŝtelas ne riĉulon, sed sengardulon Z.
singarda. Atenta eviti danĝeron aŭ malbonon; zorganta pri sia sekureco: post la falo oni fariĝas singarda Z; la patro ordonis al la infanoj, ke ili estu trankvilaj k singardaj Z; kun la aranĝo de Centra Komitato oni devas esti tre singarda Z; oni devas esti tre singardaj pri la maniero k pri la tempo Z; kun tiaj homoj oni devas ĉiam singarde agi.
singardeco. Saĝeco, per kiu oni provas eviti kulpojn k danĝerojn: ruzaĵon neniigas singardeco Z; (fari ion) pro singardeco Z; aranĝi sian singardecon Z.
singardema. Ema al singardeco: singardeman Dio gardas Z; doni al la junulo scion k singardemon X.
ariergardo Z
1 ⚔ Taĉmento, kiu ŝirmas la malantaŭan parton de marŝanta armeo.
2 (f) Aro de homoj, kiu bremsas evoluon aŭ progreson.
avangardo Z
1 ⚔ Taĉmento, kiu esploras la terenon antaŭe de iranta armeo.
2 (f) Aro de homoj, kiu staras je la pinto de la evoluo: ili prezentas la avangardon de la kinoarto; avangardaj pentristoj (➞ abstrakta).
avangardismo Σ ☆ ♧ Doktrino k konduto de grupo, skolo, movado ks, kiu per aŭdacaĵoj volas roli kiel avangardo 2.
fulmogardilo ☇ Gardilo, speciale aranĝita por ŝirmi aparaton (ekz. radioaparaton) kontraŭ fulmo, ĝenerale per devojiĝo al la tero.
kapogardisto, korpogardisto. Viro, komisiita gardi pri la sekureco de alia homo, precipe de eminentulo: mi faros vin por ĉiam mia kapogardisto X; la arĝentokovritaj korpogardistoj de la reĝino Z.
noktogardisto
1 ♜ Urba oficisto, kiu trairis nokte la stratojn, anoncante la horojn.
2 Tiu, kiu gardas domon, fabrikon, konstruejon ks dum la nokto.