← Reen al D

PIV 2020 · 2888

★deĵor/i

deĵor/i (ntr) Plenumi sian servon en difinita tempodaŭro, konforme al antaŭpreparita servordo: tie ĉi la flegistinoj deĵoras ĉiun trian nokton; ĉiuj apotekistoj de la urbo deĵoras en dimanĉo laŭvice; voku la deĵorantan leŭtenanton!. ofici, servi.
deĵoro. Difinita tempodaŭro fiksita por la plenumo de ofica servo: mia deĵoro komenciĝos je la kvara horo; nokta deĵoro; havi sian deĵoron Z; la posteno estas tiel atentostreĉa, ke la deĵoroj estas nur trihoraj.
deĵorejo. Ĉambro, kie oficistoj, oficiroj deĵoras: deĵorejo en hospitalo, sur ŝipo.