← Reen al D

PIV · 2889

★dek

dek. Numeralo, esprimanta la nombron post 9 en la serio de la entjeroj (10; X): homo havas dek fingrojn ĉe la manoj; la dek Diroj Z ( dekalogo); veti je dek kontraŭ unu; unu vido taŭgas pli ol dek aŭdoj Z; dek fojojn mezuru, unu fojon detranĉu Z.
deka. Vicmontra numeralo, signifanta, ke la koncernataĵo venas post naŭ antaŭaj: estas nun la deka horo; en la konkurso li estas nur la deka; Papo Pio la deka; saltadi el unua al deka Z (sensekve babili).
deko
Aro de dek aferoj aŭ personoj: deko da soldatoj; deko da pekoj, unu la puno Z; kera, pika deko.
La nombro dek aŭ ties simbola reprezento: la kolumno de la dekoj.
dekestro. Estro de deko da soldatoj, laboristoj ks.
dekilo 📈 (pp finia vico de nombroj) Nombro tia, ke unu, du … aŭ naŭ dekonoj de la nombroj malsuperas ĝin. mediano, kvarilo, centilo, plurilo.
dekobla. Prezentanta nombron, kiu estas al la antaŭa kiel dek al unu: eĉ se vi donus al mi dekoblan sumon, mi ne konsentos; dekoble ses estas sesdek; tiu spekulacio dekobligis lian riĉon; (f) li trovis ilin dekoble pli saĝaj X.
dekono. Ĉiu el la dek egalaj partoj de tuto: la du dekonoj de 120 estas 24; ĉiu dekono el la bovoj k ŝafoj estu konsekrita al la Eternulo X.
dekonaĵo. Ofero al Dio aŭ al ties pastroj de la dekono de iaspeca produkto (dismo): Abram donis al li dekonaĵon el ĉio X.
dekopo. Grupo de dek aferoj aŭ personoj.
dekuma Decimala.
dekumi (tr) Puni ribelintan trupon, ekzekutante ĉiun dekan soldaton en la vicoj.
dek du. Kunmetita numeralo (12; XII): la dek du monatoj de la jaro; la leĝo de la dek du Tabeloj; la dek du laboroj de Heraklo.
dekdua. Vicmontra numeralo responda al dek du: la dekdua horo.
dekduo. Aro de dek du aferoj aŭ personoj: mi aĉetis dekduon da kuleroj Z. Rim. Oni formas sammaniere la sekvantajn numeralojn: dek tri, dektria, dek kvar, dekkvara, dekkvaro ktp.
dudek. Duoble dek: dek k dek faras dudek Z; la dudeka de Februaro Z; imposto super la dudekono de ĉies rentoj; la dudekuma nombrosistemo estis uzata de la Keltoj.
tridek. Trioble dek: kvinoble sep estas tridek kvin Z; la tridek tagoj de la monato; tridekjarulo.
kvardek. Kvaroble dek: mi pluvigos sur la teron dum kvardek tagoj k kvardek noktoj X; kvardekjarulo. Rim. Oni formas same la sekvantajn: kvindek, sesdek ktp ĝis naŭdek.
sepdek. Sepoble dek (70, LXX): la daŭro de nia vivo estas sepdek jaroj X; sepdek jardekoj estas destinitaj por via popolo X; la (S)epdek (1 disĉiploj de Jesuo. 2 membroj de la sinedrio); sepdekjarulo; ĝis sepdekoble sep fojoj N.
naŭdek. Naŭoble dek: estos ĝoĵo en la ĉielo pro unu pekulo, kiu pentas, pli ol pro naŭdek naŭ justuloj, kiuj ne bezonas penton N.
jardeko
Deko da jaroj.
Numerita dekjara periodo en jarcento: en la tria jardeko de la lasta jc.
tagdeko. Deko da tagoj: en la unua tagdeko de la monato.