PIV 2026 · Artikolo 14626

speso

Litero S

speso
1 EKON HIST internacia konvencia monunuo, elpensita de R. de Saussure en 1907 kaj valoranta tiam 0,0025 svisajn frankojn: LKK 1 eldonis du specojn da biletoj kun la portreto de L.L. Zamenhof, nome 1 000 spesoj (valora ĉ. 0,6 eŭrojn) kaj 500 spesoj (valora ĉ. 0,3 eŭrojn), kaj donacis al ĉiu kongresano po 2 000 spesojn KiU post la speso kiel universala monunuo en la Esperanto-movado funkciis stelo 8 a EGv
2 (figurasence) fiktiva aŭ simbola monunuo sen difinita valoro: li faras princan promeson, sed ne havas eĉ speson Z se ĉiu speson donos, malriĉulo malsaton ne konos Z oni donacas por speso kaj laborigas por spesmilo Z
➞ spesdeko, spescento, spesmilo; stelo 8, cendo, groŝo, kopeko, penco, pfenigo, soldo.