← Reen al S

PIV 2020 · 14627

★spez/o

spez/o £ Operacio, per kiu monsumoj estas transigataj de unu kaso al alia, de unu konto al alia ks: la taga spezo de tiu komercejo atingis milionon da frankoj; ĉiu spezo devas esti montrita duloke en la libroj.  spezimposto, spezokapitalo.
spezi (tr) Transigi sumon de unu konto en alian ktp: mi hodiaŭ spezis du cent markojn en vian Zurikan bankon, je via konto.
antaŭspezo. Sumo, kiun oni spezas provizore antaŭ la konkludo definitiva de la negoco.
elspezi. Pagi monon: ŝi elspezis mil frankojn por tiu balrobo; virino, kiu elspezis sian tutan havon por kuracistoj N; li elspezis por tio ĝis sia lasta groŝo.
elspezo. Tio, kion oni elspezas: etaj elspezoj de la vojaĝo; postuli la garantion, ke ĝiaj elspezoj ne estos tute perditaj Z; al vi li nun farus plu neniajn elspezojn Z; li promesis pagi ĉiujn elspezojn de la eldonado; pligrandigi siajn elspezojn Z; (f) tio estas vana elspezo de energio k tempo.
elspezema. Inklina facile elspezadi.
elspeziga. Tia, ke ĝi okazigas sufiĉe altajn elspezojn: elspeziga entrepreno, ekspedicio.
enspezi. Ricevi monon: vian ĉekon mi enspezis; nur hieraŭ mi enspezis mian salajron; pli facile estas multon elspezi ol malmulton enspezi Z.
enspezo. Tio, kion oni enspezas: tro da enspezo ne estas tro da pezo Z; la enspezoj de mia kuracista praktiko estis terure malgrandaj Z; miaj enspezoj tute ne kovradis miajn elspezojn Z; vivi de estontaj enspezoj Z (pf); riĉigas ne enspezo sed prudenta elspezo Z.
enspezaro. La tuta sumo, kiun iu persono, firmo ks enspezas en difinita tempo: deklari al la impostisto sian enspezaron; la jara enspezaro de la nacio; malneta, neta enspezaro.
enspeziga. Tia, ke ĝi okazigas sufiĉe bonajn enspezojn: ofico de kuriero, kiu promesis esti tre enspeziga afero Z.
laborenspezo. Enspezo devenanta de ies laboro: ŝi povoscias plekti retojn, kio ĉi tie donis bonan laborenspezon Z; Laborenspezo! kia proza, triviala vorto! Z. lukro.
sendelspezoj. Sendokostoj.