← Reen al K

PIV · 8553

★kost/i

kost/i (ntr)
Esti aĉetebla je difinita prezo: la vortareto […] kostas por mil ekzempleroj ĉirkaŭ 18 rublojn Z; la reklamo kostis pli ol mil dolarojn; kosti nenion, neniom; mi opinias, ke ĉevalo kostas pli ol bovino Z; freŝa viando kostas multe Z; pli kostas la sako, ol la tuta pako Z; kio kostas malmulte, kostas plej kare Z; tiu ŝtofo kostas po dek markoj por metro.
(f) Esti akirebla, atingebla nur per ia peno: kio multe kostas, multe valoras Z; senpaga estas nur la morto, sed ĝi kostas la vivon Z; tiu fanfaronado kostis al li la vivon Z; malsaĝe detrui en unu tago la verkon, kiu kostis jam tiom multe da malfacila laboro k oferoj Z; la konfeso kostis al li multe B; kostu, kiom ĝi kostos, mi prezentos mian projekton Z.
kosto
Sumo necesa, por akiri ion: la kostoj de la konstruo B; la kostoj de la eldonado estas la jenaj Z; la nominala kosto de ĉiuj tiuj libroj estas 208,10 frankoj Z; la koston de la poŝtmarkoj ktp la Grupo P. volu enskribi en mian kalkulon Z; vojaĝkostoj; ŝarĝokostoj.
Laboro, peno, ofero necesa, por atingi ion: ne valoras la faro la koston de l’ preparo Z; li volis fariĝi prezidanto je kia ajn kosto.
kosta. Havanta koston: miaj infanoj pligrandiĝadis k postulis pli kostan edukadon Z.
koste de. Je la kosto de: koste de lia vivo.
malmultekosta. Havanta malaltan prezon.
multekosta. Havanta altan koston: multekostaj ŝtonoj Z (gemoj); faskon da multekostaj sigeliloj Z; multekosta libro Z; multekoste ellaborita kesto Z; la Morto donis ĉiujn multekostaĵojn po unu por ĉiu kanto Z.
senkosta. Postulanta nenian pagon: senkosta eniro al teatro.
sendokosto. Monsumo, kiun kostas la sendo de sendaĵo per la poŝto. Sin. sendelspezoj.