← Reen al A

PIV 2020 · 178

★afer/o

afer/o
Ĉio, kio estas en la mondo konkreta aŭ abstrakta, montrata en nedifinita maniero: dum mia vojaĝo mi vidis interesajn aferojn; pri kiu afero li parolas?; eĉ la plej nekredeblajn aferojn li kredas Z; tri aferoj estas nekompreneblaj por mi, k kvaran mi ne scias X; sen povo kolero estas ridinda afero Z.  aĵo, objekto.
Tio, pri kio oni okupiĝas, kion oni faras aŭ intencas fari: la afero ne urĝas Z; mi aranĝis la aferon; nun ni transiru al la afero Z (diskutota temo); saĝa tenas aferon, malsaĝa esperon Z; la afero ne iras glate Z ( tubero), malsukcesis Z ( fiasko); la afero estas plenumita Z; tio estas alia afero, konata afero, malnova afero Z; tio estas lia afero (koncernas nur lin); havi aferon kun (trakti kun, pritrakti); vi kutimis havi aferon kun aliaj, mi ne estas tiaspeca! Z; ambaŭ lingvoj, kun kiuj vi ĉi tie havis aferon […] Z.
Tio, kio koncernas la privatajn aŭ publikajn interesojn: tio estas ŝtata afero; ministro pri internaj, eksterlandaj aferoj; religiaj aferoj; zorgu pri viaj propraj aferoj; plenumi la kurantajn aferojn Z.  afervojaĝo.
Tio, kio estas diskutata antaŭ juĝisto(j): defendu aferon de vidvino X; havi aferon kun iu Z; kiam oni estas maljusta kontraŭ homo en lia juĝa afero […] Z; mi esperas, ke mia afero venos baldaŭ antaŭ la tribunalon; krima, sensacia afero. proceso.
Tio, kio estas diskutata inter proponanto k postulanto: negocaj aferoj estas severaj Z; ludo aparte k afero aparte Z; tago festa – for aferoj! Z; sen ordo en afero ne ekzistas prospero Z; ne taŭgas la vero por komerca afero Z.
La E-a movado: rapide kreskas la afero Z; se ni ne observos severan ordon k disciplinon, nia afero baldaŭ pereos Z; mi formetas de mi ĉian oficialan rolon en nia afero Z.
aferisto
Tiu, kiu okupas sin pri negocaj aferoj.
Tiu, kiu prizorgas administradon de ies havaĵoj.