← Reen al O

PIV 2020 · 11154

★objekt/o

objekt/o
Ĉio, kio prezentiĝas al niaj sensoj: la lignaĵisto faras tablojn, seĝojn k aliajn lignajn objektojn Z; ĉemizojn, kolumojn […] k ceterajn similajn objektojn ni nomas tolaĵo Z; tiu objekto, kiu alforĝis al si la rigardon de M., estis larĝa k alta fenestro Z; ruĝaj ŝuoj, la plej kara objekto, kiun ŝi posedis Z; en ĉiu objekto troviĝas difekto Z; la artikolo la estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aŭ objektoj konataj Z; mi ne estas homo (ŝi pensis), mi estas objekto! Z. Rim. 1 Inter objekto k aĵo estas nur tia nuanco, ke la unua vorto insistas pri la ekstereco, la dua pri la konsisto.
Ĉio, kio prezentiĝas al nia menso: lingvo internacia k lingvo tutmonda estas du tute malsamaj objektoj Z; la tutan nian civilizacion ni dankas nur al unu objekto, al la posedado de lingvo Z; kun scienca aplombo ili kredigas, kvazaŭ lingvo estas objekto natura, organa Z. Rim. 2 La diferenco inter objekto k afero estas nur, ke tiu ĉi lasta vorto ne supozigas koncernaton.
Ĉio, kio okupas la intelekton, kio estas celo de pensa laboro: la objekto de la verko trapenetris ŝian cerbon Z; objekto de studo B; multajn leterojn mi ricevis pri tiu objekto Z; ĉiun aperon, kiu servas kiel objekto por rakonto, oni povas trakti diversmaniere Z; la ambaŭ lingvojn […] vi konas tro malmulte, por ke vi povu manovri kun ili tiel, kiel postulis la objekto Z; li alportis de ĉiuj ekzamenaj objektoj purajn «kvinojn» Z; enkonduki E-on, kiel nedevigan objekton de instruado; ŝi estis objekto de meditado por skulptisto. Rim. 3 Inter objekto k temo estas tiu malgranda diferenco, ke objekto entenas nuancon de celado (lernado, esploro ktp), kiu ne ĉiam enestas en temo.
Ĉio, kio estigas ian senton, kio liveras okazon al ia ago: ĝis la morto mem ni estos objektoj de moko! Z; mi faros ilin objekto de honto, de moko k de malbeno X; virino, kiun vi bonvolis elekti kiel objekton de via amuziĝo Z; tio estas por P. objekto de ĝojo Z; ŝin hontigis la kompato, kies objekto ŝi estis Z; M. ne rimarkis, ke ŝi estas objekto de ies atento Z.
Φ La ekstera aĵo, kiu estas pensata de la pensanta subjekto: la ideo, kiun ni havas pri iu afero, povas esti ne konforma al sia objekto.
Λ Sintaksa funkcio de komplemento, esprimanta tion, kio limigas la amplekson de la ago signifata de la verbo; en E. objekto povas esti rekta (ekz. «ŝin» en «mi memoras ŝin», «legi» en «li lernas legi») aŭ nerekta («pri ŝi» en «mi memoras pri ŝi»).
objekta
Rilata al la objekto de io: la objekta distanco (en optiko); objekta vitro (= muntovitro); kovrobjekta vitro (= kovrovitro).
Λ Rilata al la objekto: objekta funkcio; objekta subpropozicio (rolanta kiel objekto).
artobjekto. Faritaĵo de artisto.
celobjekto Z. La celata objekto. celtabulo.
ŝercobjekto. Objekto, aranĝita, por amuze trompi.
pruvobjekto Objekto, per kiu la akuzisto intencas pruvi la kulpecon de la akuzito. konvikti.