← Reen al T

PIV 2020 · 15481

★tem/o

tem/o
Tio, pri kio estas parolate aŭ skribite: fari el mia hebreeco temon por publika parolado Z; ho E., mia temo amata! K; kiam vi rakontis pri l’ nova tem’ de versoj de novelo, de romano K; fine alveni al la temo; nek al temo, nek al celo Z (sen plano k ordo); la modifo de la unua artikolo liveris temon al vasta diskuto; ŝia edziniĝo fariĝis la temo de ĉiuj konversacioj. objekto, punkto, tereno.
Difinita punkto, pri kiu oni petas de studantoj mallongan eseon, studaĵon ks: temo de disertacio; taktika temo.
En retoriko, kategorio de konsideraĵoj, el kiu oni povas ĉerpi argumentojn por pledo. Sin. lokuso 1.
𝅘𝅥𝅰 Melodia aŭ ritma unuo, kiu estas la bazo de komponaĵo k estas ordinare ripetata kun variaĵoj. motivo
Λ En aserta frazo, la sintagmo reprezentanta tion, pri kio oni intencas aserti ion. temigi, komento.
Λ En iuj lingvoj, ekz. L., kunaĵo de la rad. k de la ligvokalo, en la verbaj aŭ subst-aj formoj, kiuj ne senpere ligas la finaĵon al la rad.. radikalo.
tema
Λ Karakterizanta la temon, aŭ karakterizata de ĝi: tema vokalo; tema verbo.
𝅘𝅥𝅰 Rilata al temo: tema ellaboro.
temi (pri) Havi kiel temon: la prediko temis pri la paco; pri kio temas la ĉi-vespera kurso?.
temas. La temo estas, la afero koncernas: en la dua ĉapitro temas pri tute alia intrigo; la ribelo faris dek viktimojn, temas precipe pri indiĝenoj; nun temas pri nia vivo aŭ morto!; finfine temas, ĉu ni venkos aŭ ne; en diskutado, la plej malofte metita demando estas: Pri kio temas?k ĝi estas ofte ankaŭ la plej malfacile respondebla.
temigi Λ Doni al sintagmo la statuson de temo.
temaro. Listo de la temoj, pritraktotaj en kursaro, serio da prelegoj ktp.
ekstertema. Tia, ke ĝi ne koncernas la temon.