← Reen al R

PIV 2020 · 13103

radikal/o

radikal/o
Λ Tiu parto de vorto sen finaĵo: en «piki» la radiko k la radikalo estas egale «pik», sed en «trapikilo» la radiko estas «pik» k la radikalo «trapikil»; la U.V. entenas 2629 radikojn, 309 radikalojn k 88 plenajn vortojn.
Fragmento de molekulo, kiu pro simetria rompo de ligo havas unu, malofte du, nepariĝintajn elektronojn; radikaloj estas ĝenerale tre malstabilaj k rapide reakcias inter si aŭ kun aliaj molekuloj: benzila radikalo, C6H5CH2·, trifenil-metilo, (C6H5)3C·, estas stabilaj radikaloj. jono, radiko 4.