← Reen al R

PIV · 13101

★radik/o

radik/o
🍁 (pp vaskulplantoj) Vegeta organo, malsupren kreskanta k maldikiĝanta, ĝenerale subtera, kiu fiksas la planton en la tero k sorbas akvon k solvitajn mineralajn nutraĵojn: adventiva, aera, pivoteca (= pivotradiko), tubera radiko; unuavica aŭ ĉefa radiko; duavica, pluravica radiko; 🌾 radikpropra (pp arbo ne greftita, sed kreskanta el propraj radikoj); arbo plantita ĉe akvo k etendanta siajn radikojn al torento X; ŝi elfosis malsupre ĉirkaŭ la radikoj de la floroj k eltiris ilin Z; la arbo elŝiriĝis kune kun la radikoj Z; duone elteriĝintaj radikoj de kverko Z; jam la hakilo kuŝas ĉe la radiko de la arbo N; (f) branĉo elkreskos el ĝiaj (de Jiŝajo) radikoj X; la radiko de virtuloj ne ŝanceliĝos X. rizomo, tubero, kufo 3b, sorboharo.
Tiu parto de organo, per kiu ĝi estas fiksita en alia: radikoj de dento, de ungoj, de haroj; nazradiko, manradiko.
Λ Leksika morfemo, de kiu diversaj vortoj formiĝas per aldono de afiksoj, fonema ŝanĝo aŭ alia procedo: la radikoj de la semidaj lingvoj konsistas plej ofte el tri konsonantoj; en E., por formi vortojn kunmetitajn, oni prenas ordinare la purajn radikojn Z. radikalo.
Senŝanĝa parto de molekulo, kontraste kun ŝanĝebla kemia grupo; aranĝo de atomoj rigardata kiel tuto en la formulo de molekulo: ekz. metilo, fenilo. radikalo .
Nombro, kies kvadrato estas donita nombro: la radikoj de 4 estas ± 2 (√4 = ± 2); radiksigno. Sin. kvadrata radiko.
(pp polinomo) Nulejo.
𝅘𝅥𝅰 Baza noto de akordo.
(f) Esenca fundamento, kiu naskas konsekvencojn: detrui la malbonon ĉe ĝia radiko; provi ekstermi la radikon de la milito. ĝermo, fonto, kaŭzo.
kuba radiko Nombro, kies kubo estas donita nombro.
kvadrata radiko. Radiko 5.
n-a radiko Nombro tia, ke ĝia n-a potenco estas donita nombro, simbole x = na, se x n = a (a estas la radikato, n la (radik)eksponento).
radika
Rilata al radiko 1−4: la radika pinto; radika difektiĝo; radika konsonanto.
(ark.) = radikala 1.
radiki
(ntr) Havi radiko(j)n en: en tia roka grundo radikis kripla arbeto; (f) vilaĝeto, kies antikveco radikas en legenda tempo; profunde radikanta inklino Z.
(tr) Trovi la radikon de nombro.
radikaĵo. Terbuleto, restanta ĉirkaŭ la radikoj de ĵus eltirita planto.
radikaro. Tuto de la radikoj: 🍁 fibreca radikaro (konsistanta el multegaj maldikaj, ofte branĉiĝantaj radikoj, kontraste kun pivotradiko); Λ Z-a radikaro.
radiketo 🍁 Ĉiu el la dua- aŭ plura-vicaj radikoj, precipe la plej malgrandaj.
radikingo 🍁 Koleorizo.
radikpropra Vd propra.
ekradiki (ntr) Komenci radiki en grundo: (f) malbona kutimo facile ekradikas.
elradikigi
Eltiri el tero planton kune kun ĝiaj radikoj: (f) elradikigitaj kamparanoj.
(f) Tute k plene neniigi: elradikigi alkoholismon; mian tutan akiritaĵon ĝi elradikigus X; Ekron estos elradikigita X.
elradikiĝi. Iĝi elradikigita: mi blovis tian ventegon, ke plej maljunaj arboj elradikiĝis Z.
enradikigi
Fiksi planton en tero per ĝiaj radikoj, por ke ĝi plu kresku.
(f) Firme fiksi: mi decidas pri popolo k pri regno, ke mi ĝin fortikigos k enradikigos X; se oni penis enradikigi en via kapo la konvinkon, ke […] Z.
enradikiĝi
Fiksiĝi en la tero per radikoj: la markoto jam enradikiĝis.
(f) Firme k daŭre fiksiĝi: la restaĵo de Jehuda denove enradikiĝos malsupre k donos fruktojn supre X; des pli profunde enradikiĝis la pieco de la Hebreoj Z.
senradika
Sen radiko.
(f) Ne vivipova, nefirma, nefortika: nova senradika moro.
fiksradiketoj 🍁 (pp grimpaj plantoj) Adventivaj radikoj, fiksantaj la planton al ties substrato.
ĝermradiko. Rudimenta radiko de la embrio de la semplantoj.
klabradikozo. Plantmalsano de brasikacoj, kaŭzata de parazita «fungo» (Plasmodiophora brassicae, nun taksita kiel protozoo), kiu produktas ŝvelaĵojn sur la radikoj, tiel ke la planto miskreskas.
manradiko = manartiko.
pivotradiko 🍁 Unuavica radiko konsiderinde pli granda k dika ol la duavicaj radikoj, ekz. ĉe karoto. radikaro.
spirradiko. Ĉiu el duavicaj, suprenkreskantaj radikoj de iuj arboj (ekz. rizoforo) kreskantaj en akvo aŭ en grundo malriĉa je oksigeno.
stilzoradiko. Granda aera adventiva radiko, subtenanta la trunkon de arbo, ekz. ĉe rizoforo.
suĉradiko (pp semplantoj) Haŭstorio.
suĉradiketo (pp grimpaj plantoj) Adventiva radiko, finiĝanta per unu aŭ kelkaj alfiksaj diskoj.