PIV 2026 · Artikolo 13100

radiestezo

Litero R

radiestezo arto, per kiu iuj personoj serĉas kaŝitajn objektojn, nekonatajn subterajn akvojn k.s. ricevante per pendolo aŭ vergeto (divenvergo) radiojn laŭsupoze emisiitajn de tiuj objektoj. Sin. rabdismo.
radiestezisto iu, kiu uzas radiestezon por serĉado aŭ divenado. Sin. rabdisto, vergodivenisto.