← Reen al V

PIV 2020 · 16520

★verg/o

verg/o
🍁 Longa, maldika, rekta k fleksebla branĉo, kreskinta el la trunko de arbo aŭ detranĉita de ĝi: betula, salika Z vergo; vergo por fiŝhokado; garbejoj plektitaj el vergoj B; sorĉa vergo. branĉeto, markoto, ŝoso, bastono.
Punrimedo, konsistanta el vergo aŭ el pluraj kunligitaj vergoj: ili tute meritis la vergon Z; vergo doloras, sed saĝon ellaboras Z; viro, kiu spertis suferon sub la vergo de Lia kolero X; kondamni al vergoj sub la malhonora kolono Z; la polico tiel min regalis per vergoj, ke mi du tagojn ne povis sidi Z.
Maldika stango, plej ofte metala: vergo por kurtenoj; fera B, latuna vergo; la vergo de piŝto.
(f) Peniso: disŝprucigante ĉuron el la streĉitaj vergoj […] W.
vergi (tr) Frapi per vergo(j) ies korpoparton: oni diras, ke mi ŝin vergis, tio ĉi estas kalumnio! Z; min vi ne havas la rajton vergi! Z; mi nur iomfoje vin vergos U. skurĝi.
orvergo
(ss) Eŭropa solidago, orvergo-solidago.
(vs) Solidago.