PIV · 14509
solidag/o
solidag/o 🍁 G. (Solidago el asteracoj) de plurjaraj herboj kun rigidaj, staraj tigoj, kun longaj, mallarĝaj, dentaj aŭ integraj folioj k kun multaj, malgrandaj, flavaj kapituloj en grapol- aŭ paniklo-formaj infloreskoj; ĉ. 80 sp-oj el Eŭropo, Azio, Makaronezio k precipe Ameriko, pluraj pororname kultivataj. Sin. orvergo 2.
Eŭropa solidago, orvergo-solidago. Sp. de solidago (S. virgaurea) el Eŭropo k U Azio, pororname kultivata k medicine uzata. Sin. orvergo 1.
Kanada solidago. Sp. de solidago (S. canadensis) el N Ameriko, kvazaŭhejma en Eŭropo, pororname kultivata.