PIV · 14510
solidar¹a
solidar1a
1 Prenanta sur sin la respondecon pri la agoj de aliaj personoj: solidara kun la samideanoj; senti sin solidara kun la tuta pensanta mondo.
2 £ Akceptinta respondecon pri la ŝuldoj de aliaj personoj: la edzo estas solidara kun sia edzino; (analoge) niaj interesoj estas solidaraj.
solidareco
1 Reciproka dependeco, komuneco de interesoj, sentoj k agoj: liberigi la E-istojn de ĉia suspektebla solidareco kun miaj privataj politikaj k religiaj konvinkoj Z; striko pro solidareco.
2 Interdependa respondeco pri ŝuldoj, mondevoj ktp: la solidareco de la heredintoj.