PIV · 14508
solid/o
solid/o
1 ☐ (pp substanco) Korpo, kies molekuloj estas fikse kuniĝintaj unuj kun la aliaj, k kiu prezentas ian rigidecon. ☞ likvo, gaso.
solid2a
1 ☐ Estanta en stato de solido: akvo fariĝas solida je 0 °C; solida nutraĵo (ne likva). ☞ firma, fortika, masiva.
2 (io) Havanta realan bazon, efektivan efikon; ne ŝajna, fantazia aŭ ŝerca: mi havas solidajn motivojn, por supozi, ke […]; solidaj argumentoj; vi estas poeta animo, sed mi havas solidajn sciojn Z; tio almenaŭ estas alporto de solida utilo Z; fari al iu solidan moralinstruon Z; havigi al iu solidan vipadon Z; estas maloportune diri siajn opiniojn al reĝo, kiu havas tiajn fortikajn konvinkojn k tiajn solidajn botojn; mi esperas, ke la anasido ricevos solidan forton Z; ŝi solide purigadis la internon de la lanterno Z; tiel solide li neniam ankoraŭ estis batita Z. ☞ serioza.
3 (iu) Fidinda, ne kapricema, ne diboĉema: bonorda homo, jes, solida mastro Z; dum vi, vi estis jam tiel solida k serioza Z; havi solidan spiriton Z; homo de solida aĝo Z; (f) la solida horloĝo iris bone laŭ la minuto Z. ☞ saĝa, bonkonduta.
4 £ Pagokapabla, finance fidinda: la apogo de solida firmo Z.
solidaĵo (evi) = solido.
solideco. Eco de io aŭ iu solida (precipe f): mi dubas pri la solideco de viaj pruvoj, de via rezono; li ŝajnis konvena homo, k ĉio en li montris solidecon Z; la solideco de tiu banko estas ekster ĉia dubo.
solidigi. Fari solida: solidigi akvon per malvarmigo; provi solidigi frivolan karakteron.
solidiĝi. Iĝi solida: punkto de solidiĝo (egala al la punkto de fandiĝo); ili estas iom malbonkondutaj, sed kun la tempo ili solidiĝos Z.
malsolida. Nefidinda, neserioza: malsolidaj kritikoj.