PIV · 4713
★fortik/a
★fortik/a
1 Havanta firman, rezistan, malfacile difekteblan konsiston: fortika drapo B, vesto X; fortikaj ankroŝnuroj Z; ili plektis fortikan reton Z; fortika muskolo Z; [ĉevalo kun] kvar graciaj fortikaj kruroj Z; fortika bastono, turo X, muro B, armeo Z. ☞ fera, forta, ŝtala, masiva, solida.
2 (f) Malfacile rompebla, venkebla, detruebla: fortika sano; ĉe multe da konsilantoj la entreprenoj restas fortikaj X; fortika estas mia koro, ho Dio X; ĉu la mondo havu de nun fortikan pacon Z; vitro k feliĉo ne estas fortikaj Z; mono publika estu fortika Z; fortika konscienco, amikeco Z; fortika argumento (malfacile refutebla); fortika (neestingebla) brilo Z; homa vivo ne estas ja fortika Z.
3 Provizita per remparoj: fortika urbo X, loko.
fortike. En fortika maniero: kiu konstruas la plej fortike? Z; ĝi enfrostiĝis fortike en la glacion Z; li fortike alkroĉiĝis al trunketaĵoj k grimpis supren Z; la steloj sidas fortike en sia truo Z; nia afero staros en nia regno tiel fortike, kiel en aliaj landoj Z; li havas la kapon fortike sur la kolo Z (oni devas kalkuli kun li); unu bildo restis tute fortike en lia animo Z.
★fortikaĵo ⚔
1 Ĉia konstruo de milita defendo: stelformaj fortikaĵoj; sieĝa fortikaĵo Z (de sieĝanto); faligi fortikaĵon X; (f) ataki la fortikaĵon de la malamataj konservativuloj Z.
2 Fortreso.
fortikaĵeto. Fuorto.
fortikeco. Eco de io fortika: la fortikeco de la muskoloj Z, de la karaktero Z.
fortikigi. Fari ion fortika, aŭ pli fortika: li fortikigas tion per najloj, ke ĝi ne ŝanceliĝu X; mi fortikigas vian dekstran manon X; fortikigi brakon X, ostojn X; fortikigi landon X, regnon X; fortikigi la amon Z; urbon fortikigitan vi faris ruinoj X.
fortikiĝi. Iĝi fortika aŭ pli fortika: tiel longe, kiel la filo de Jiŝaj vivos, ne fortikiĝos vi nek via regno X; se oni nur ne distranĉas facilanime la korpon, la spirito restas k fortikiĝas Z; lingvo internacia fortikiĝos por ĉiam nur, se ekzistos ia grupo da homoj, kiuj akceptus ĝin, kiel sian lingvon familian Z; ĝis la plena fortikiĝo de E. en la mondo Z.
alfortikigi. Fari, ke io estu fortike fiksita: ĉu la fenestraj kovriloj estas bone alfortikigitaj? Z.
ĉirkaŭfortikaĵo. Fortikaĵo, kiun malamika armeo konstruas ĉirkaŭ urbo, por blokadi ĝin.
malfortika. Facile difektebla: malfortika apogilo, organismo; tiu ĉi novaĵo ne estas por malfortika korpo Z (de maljunulo).
malfortikigi. Detrui la fortikaĵojn de urbo ktp.