PIV · 15209
★ŝtal/o
★ŝtal/o Ⓣ
1 Tre malmola metalo, alojo de fero kun malpli ol 1,8% da karbono, jam forĝebla sen speciala traktado, k povanta, per traktadoj mekanikaj aŭ termikaj, akiri tre diversajn ecojn: kruda, fandita ŝtalo; malmola ŝtalo (entenanta inter 0,60 k 0,70% da karbono); mola ŝtalo (inter 0,15 k 0,25% da karbono); neoksidebla ŝtalo; specialaj ŝtaloj (nikela, kroma, mangana, silicia, volframa, hardita ŝtalo).
2 (f) Simbolo de fortikeco k malmoleco: li havas nervojn, muskolojn el ŝtalo.
ŝtala
1 Konsistanta el ŝtalo: ŝtalaj reloj, platoj.
2 Havanta la koloron de ŝtalo: ŝtalaj okuloj.
3 Malmola, sensenta kiel ŝtalo: ĝi estas bona kontraŭ la marmalsano, se oni havas ŝtalan stomakon Z; ŝtala energio.
ŝtalejo. Fabriko de ŝtalo.
ŝtali, ŝtalizi
1 Kovri ion per tre maldika tavolo da ŝtalo.
2 Malmoligi la surfacon de fera metalo per varmigado en kontakto kun ĉemento. ☞ ĉementi.
ŝtalvaroj. Diversaj varoj el ŝtalo, precipe tranĉiloj ks.
elektroŝtalo. Ŝtalo, farita en elektra forno.
manganŝtalo Ⓣ Ŝtalo, plidurigita per aldono de manganoksido.