← Reen al Ŝ

PIV 2020 · 15210

ŝtanc/i

ŝtanc/i (tr) Premtranĉi el lado, lameno aŭ kartona folio similmaniere al truado: moneroj, medaloj k plataj lamenaĵoj estas fabrikataj per ŝtancado.
ŝtancilo. Tranĉranda ilo, per kiu oni eltranĉas en lado, kartono k.a. samformajn figurojn, premante aŭ frapante.
kuketŝtancilo 🍴 Ilo en formo de stelo, koro ks. por premtranĉi bakotajn kuketojn el pasto.