PIV 2020 · 15211
★ŝtat/o
★ŝtat/o
1 Ⓜ Tuto de la trud- k pun-fortoj k sociorganoj, kiuj certigas al la ekonomie superanta klaso regadon super la aliaj: la komunistaj partioj teorie celis la malaperon de la ŝtato, sed praktike ĝin senlime plifortigis.
2 👥 Politika formo de organizita socio en limdifinita teritorio, kies registaro havas super la tiea loĝantaro regantan, leĝodonan, jurisdikcian k administracian povon: estas eterna konflikto inter la rajtoj de la ŝtato k tiuj de la individuo; la kvereloj inter la ŝtato k la eklezio; liberalisma, totalisma, socialema ŝtato. ☞ demokratio, diktaturo, monarkio, respubliko. Rim. Ŝtato (politika formo k ties organoj) ne inkluzivas la konceptojn «teritorio», «loĝantaro», «ekonomio» kc. Por aludi ĝenerale ĉion, kio koncernas suverenan landon, oni, laŭ la Z-a modelo, uzu la terminon regno.
3 Σ Konstituanta parto de iuj federaciaj regnoj, kiaj ekz. Aŭstralio, Brazilo, Hindio, Meksiko k.a.: Unuiĝintaj Ŝtatoj de Nord-Ameriko (Usono) (☞ lando 5);
4 (evi) Iu teritorio sub komuna reganto (☞ regno): ♜ la Ŝtato(j) de la Eklezio aŭ Pontifika(j) Ŝtato(j) (la Italiaj teritorioj sub regado de la papo, 756-1870).
Ŝtatoj (evi) = Statoj.
ŝtata
1 Apartenanta al la ŝtato, administrata de ĝi: ŝtataj entreprenoj, fervojoj; ŝtata religio; la ŝtataj financoj; ŝtata banko; la ŝtataj aferoj B; ŝtataj ekzamenoj.
2 Koncernanta la ŝtaton, rilata al la ŝtato: ŝtataj sekretoj B; fari al Herhor proceson pri ŝtata perfido B; la ŝtata racio; ŝtata perfortaĵo (ŝtatrenverso).
ŝtatano (evi) = regnano, civitano.
ŝtatestro. Regnestro.
ŝtatigi. Fari, ke io apartenu al la ŝtato aŭ estu administrata de ĝi: ŝtatigi la fontojn de energio, minojn, elektrofabrikojn ks; ŝtatigita ekonomio.
ŝtatismo. Politika sistemo, en kiu la ŝtato senpere intervenas en la ekonomion de la lando.
interŝtata. Koncernanta la rilatojn inter ŝtatoj.
malŝtatigi (tr) Fari, ke io ne plu apartenu al la ŝtato aŭ ne plu estu administrata de ĝi: la konservativa brita registaro malŝtatigis la ŝtalindustrion; la malŝtatigo de la Eklezio estas signo de progreso.
senŝtatulo. Homo, kiun la ŝtato senigis je ŝtataneco, k kiu ne povis akiri alian de alia ŝtato.
bufroŝtato = bufroregno.