PIV · 10762
★naci/o
★naci/o
1 🅢 Popolo, akirinta konscion pri si mem kiel aparta socia komunumo pro komunaj karakterizaĵoj, rezultantaj de historiaj procezoj; tiuj karakterizaĵoj estas tre diversaj laŭ la kazoj (ekonomiaj interesoj, lingvo, religio, vivmaniero), sed la ĉefa estas komuna teritorio k emo al politika memstareco: kutime nacio havas teritorian bazon; precipe la lingvo faras la nacion; nacio, batalanta por kreo de sia propra ŝtato; en kio konsistus la malfeliĉo, se en unu bela tago montriĝus, ke ne ekzistas jam plu nacioj? Z. ☞ etno, gento, popolo.
2 Σ Jura persono, konsistanta el la tuto de la individuoj regataj de unu sama konstitucio, k distingita disde ili: suvereneco fontas el la nacio; la interesoj de la nacio ofte kontraŭas tiujn de la individuoj. ☞ klaso.
nacioj ב La nehebreaj gentoj, la idolanoj: Jerusalem agis kontraŭ Miaj decidoj pli malpie, ol la nacioj X. ☞ gentoj, gojo.
nacia. Koncernanta difinitan nacion: nacia armeo, lingvo, literaturo, opinio, festo, kulturo, politiko; nacia proprietaĵo; nacia funebro; nacia konscio, memdecido.
naciano
1 Ano de iu nacio: la ambasadoro konsilis al ĉiuj siaj nacianoj forlasi la landon.
2 ב Ne-hebreo: Jakobo k Kefas k Johano donis al mi k al Barnabas la dekstrajn manojn, por ke ni iru al la nacianoj, k ili al la cirkumcidularo N.
nacieco
1 Aparteneco al iu nacio: pli k pli landlimoj k naciecoj difiniĝas laŭ la lingvoj.
2 (evi) Popolo aŭ parto de nacio, kiu ne estas organizita kiel regno: la principo de la naciecoj.
naciigi £ Transdoni al la nacio la proprieton de la produktorimedoj, posedataj de kapitalistoj: naciigi la fervojojn, la minejojn, la asekurojn.
naciigado. Transdono al la nacio de tiuj posedaĵoj: politiko de naciigado.
naciismo
1 Politika doktrino, kun mistika bazo, laŭ kiu la nacia tradicio estas ĉiam preferinda k la naciaj ambicioj ĉiam pravaj kontraŭ tiuj de iu ajn alia nacio. ☞ patriotismo.
2 (ark.) = idiotismo.
naciisto. Adepto de naciismo. ☞ nacisocialismo.
nacilingva. Esprimiĝanta en la lingvo de difinita nacio: nacilingva vortaro.
★internacia. Okazanta, praktikata inter pluraj nacioj: internacia trusto, banko, komerco, juro, ekspozicio, konferenco; Internacia Laborista Asocio (Vd Unua Internacio); Internacia Arbitracia Kortumo.
Internacio. Asocio de laboristoj, apartenantaj al diversaj nacioj k batalantaj por siaj komunaj interesoj, aŭ internacia grupiĝo de laboristaj partioj: Unua Internacio («Internacia Laborista Asocio», 1864−1876, refondita en 1922 kiel unuiĝo de sindikatoj); Dua Internacio (1889−1939, refondita en 1951 sub la nomo Socialista Internacio); Tria Internacio (t.n. «komunista», 1919−1943); Kvara Internacio (trockiista, 1937); La Internacio (himno de la revolucia proletaro, 1871).
internaciigi. Doni internacian karakteron: internaciigi regionon (meti ĝin sub la protekton de pluraj nacioj); internaciigi konflikton (agi tiel, ke partoprenu en ĝi pluraj nacioj).
internaciismo Σ
1 Politika sinteno de laboristoj, kies bazo estas simileco de socia pozicio, esprimiĝanta en sento de komuneco, sendepende de ilia nacia aparteneco: proleta internaciismo.
2 (vs) Ĉia politika sinteno, kiu strebas al mildigo de la naciismoj, al limigo de la suvereneco de nacioj k regnoj k al internacia paco per respekto de la rajtoj de la diversaj nacioj aŭ regnoj: etburĝa internaciismo.
internaciisto. Adepto de internaciismo.
internaciulo. Sportisto, partoprenanta en internaciaj konkursoj.
malnaciigi £ Redoni al la privata kapitalismo naciigitan sektoron de la industrio.
sennacia. Ne havanta naciecon: sennacia memekzilinto; sennacia kapitalo; sennacia proletaro.
sennacieca. Ne havanta nacian karakteron (en siaj principoj, funkciado ks): Sennacieca Asocio Tutmonda.
sennaciigi. Senigi je nacieco.
sennaciismo. Doktrino, fondita de Lanti, kies celoj estas la malapero de ĉiuj nacioj rigardataj kiel suverenaj unuoj, la racia utiligado de ĉia materialo k energio profite al ĉiuj homoj, unuecigo de ĉiuj mezuriloj k kalkuliloj, k uzado de E. kiel sola kulturlingvo.
sennaciisto. Homo, kiu aprobas k propagandas sennaciismon.
sennaciulo. Homo, kiu sukcesis senigi sin je prefero por sia nacio: «Sennaciulo» estas la organo de SAT.
supernacia. Rilata al organismo, al kiu kelkaj nacioj cedis parton el sia sendependeco.
transnacia. Aganta sendepende de naciaj interesoj: transnacia partio, kompanio.