PIV · 4142
etn⁹o
etn9o. Homgrupo konscia pri siaj diferencoj kun aliaj homgrupoj laŭ kriterioj, kiuj povas esti tre diversaj (teritorio, lingvo, religio k aliaj kulturaj tradicioj). ☞ gento, nacio.
etna. Koncernanta la etnojn: etna purigado (eŭfemismo, signifanta forpelon aŭ murdadon de alietnanoj por atribui teritorion al unu etno). ☞ genocido.
etnismo. Politika tendenco, kiu subtenas la rajtojn de la etnoj; ĝi povas esti liberiga (defendo de la subpremataj etnoj) aŭ reakcia (strebo, ke iu etno regu sur difinita teritorio).
etnograf7o. Specialisto pri etnografio.
etnografi2o. Priskriba studado de la diversaj homgrupoj: etnografiaj esploroj.
etnologo. Specialisto pri etnologio.
etnologi9o. Antropologio socia k kultura, plenumata per studado de la faktoj k dokumentoj, kolektitaj de etnografio.