PIV 2020 · 13051
★pur/a
① ★pur/a
1 Tia, ke ĝia naturo estas miksita kun nenia fremda elemento: pano el pura tritiko; pura (senakva) vino; pura oro Z, arĝento; Ⓚ analize pura (pp kemiaĵo sufiĉe pura, por esti uzebla kiel reakcianto en analizreakcio); teknike pura (pp kemiaĵo taŭga por industriaj uzoj k fabrikado, sed nesufiĉe pura por analizo); oni prenas ordinare la purajn radikojn Z (sen gramatika finaĵo); pura (neta) profito; li estas homo en la plej pura senco de l’ vorto Z; mi ĵuras, ke ĝi estas pura vero Z; ili tro videble faras tion el pura malhonesteco Z; tiuj Respondoj havis karakteron pure privatan Z; havi sencon pure pronoman Z; demandoj pure akademiaj Z; pure kondiĉa rimedo de interkomunikiĝado Z. ☞ esenca, ĝusta, kerna.
2 Tia, ke ĝia naturo estas difektita de nenia malbona elemento: spiri puran aeron; pura (sennuba) ĉielo fulmon ne timas Z; akvo kura, akvo pura Z; (f) animo pura ruzon ne bezonas Z; havi puran konsciencon Z; la pura ĉasta ĝojo de fratino Z; pura k infana konfidenco al nobla vir’ Z; esti pura de peko Z. ☞ kristala, sankta, virga, virta.
3 Θ Tia, kian la ritoj permesas kontakti sen risko de religia infektiĝo: la pastro deklaru lin pura X; kiam ŝi puriĝos de sia elfluo, tiam ŝi kalkulu al si sep tagojn, k poste ŝi estos pura X; pura besto, manĝaĵo; se io el ilia kadavraĵo falos sur ian semeblan semon, ĝi restos pura X; per lavado en la pura maro la bildon de l’ diino resanktigi Z. ☞ koŝera.
4 Ne makulita de naŭza substanco (polvo, graso, koto ks): pura telero, tuko, mano Z; tion oni havas, se oni volas konservi purajn piedojn Z; (f) tro forta ĵuro, la afero ne pura Z.
5 ⚥ (pp mikroba kultivaĵo) Sen ia ajn fremda organismo.
pureco. Eco de iu aŭ io pura: en la ĉambro regas plej granda pureco Z; ĉio en la domo brilis k fulmis de pureco Z; (f) mi prenis sur min la respondecon por la pureco de la lingvo en nia gazeto Z; vesto eluzita, sed pureco spirita Z; rita pureco; la Eternulo rekompencis min laŭ la pureco de miaj manoj X.
★purema. Kutime zorganta pri pureco: li estas tre purema, k eĉ unu polveron vi ne trovos sur lia vesto Z.
★purigi. Fari iun aŭ ion pura:
2 purigi malklaran akvon, lasante ĝin kuŝi; (f) purigi ies koron X;
3 jen estas la leĝo pri la leprulo, en la tago, kiam oni devos purigi lin X; la purigato lavos sian veston k banos sin en akvo X;
4 la kokino purigis sin per la beko Z; mi prenis la broson k purigis la veston Z; purigi siajn ŝuojn, la nazon de infano.
purigo, purigado. Ago de tiu, kiu purigas: ŝi zorgis pri la purigo de la kuirejo; la purigado de la atmosfero dank’ al la ventoj; ŝi sentis kvazaŭ fajreron de la puriga flamo Z.
puriĝi. Iĝi pura: la plugilo puriĝas per la laboro B; la pastro pekliberigos ŝin k ŝi puriĝos X.
puriĝo. Ago, per kiu iu puriĝas, precipe rite: sesdek ses tagojn ŝi restu en la sango de sia puriĝo; kiam finiĝos la tagoj de ŝia puriĝo post filo aŭ filino […] X; ✞ la festo de la Puriĝo de la Virgulino.
purismo
1 ♧ Troa zorgo uzadi en la lingvo nur vortojn sankciitajn de la tradicio.
2 ☆ 🏠 Tendenco (1917−1925), naskita el kubismo k karakterizata de geometria simpleco de konturoj k strebo al purigitaj formoj.
puristo. Adepto de purismo.
purulo. Homo pura, precipe metafore: la agado de purulo estas ĝusta X; silentu, vi malĉastulino! Ne ludu rolon de purulino Z.
puruma (pp infano) Ne bezonanta plu vindaĵojn.
elpurigi. Purigi, eligante: elpurigi la korpojn je malbonaj humoroj; elpurigo de frakciemaj elementoj el la partio.
malpura
1 Tia, ke ĝia naturo estas miksita kun alispeca malpli valora aŭ rekte malbona substanco: malpura erco, malpura metalo; malpura atmosfero; (f) pli bona pura konscienco, ol malpura potenco Z.
2 Tia, kian la ritoj ne permesas kontakti: se virino naskos knabeton, tiam ŝi estos malpura dum sep tagoj X; kiam kun virino kuŝis viro kun elverŝo de semo […], ili estos malpuraj ĝis la vespero X; el ĉiuj bestoj kvarpiedaj, ĉiuj, kiuj iras sur siaj plandoj, estas malpuraj por vi X. ☞ tabua, abomeninda.
3 Miksita aŭ kovrita de naŭza substanco (polvo, koto, graso ks): ne elverŝu la malpuran, antaŭ ol vi havas la puran Z; tolaĵon malpuran lavu en la domo Z; ŝuoj malpuraj de koto. ☞ makuli.
malpuraĵo. Io malpura: forlavi la malpuraĵon de la glacoj de aŭto; en Asirio ili manĝis malpuraĵon X.
malpureco. Eco de iu, io malpura: rita malpureco; li vivas en kutima malpureco.
malpurigi. Fari ion, iun malpura: malpurigi veston per koto B; malpurigi siajn ŝuojn Z; kiu ludas kun koto malpurigas la manojn Z (pf); ne malpurigu viajn animojn (vin) per ia rampaĵo X.
★malpuriĝi. Iĝi malpura: mia vesto forte malpuriĝis Z; ilin ne manĝu k ne malpuriĝu per ili X.
malpurulo. Homo malpura, precipe metafore: ni ĉiuj fariĝis kiel malpuruloj X.
botpurigisto Z = ŝupurigisto.
brilpura. Tiel pura, ke ĝi brilas: brilpuraj bukoj Z.
frotpurigi. Forigi la malpuraĵon per frotado: frotpurigi la kuirejan ilaron Z, sonorilojn Z, ŝtuparojn Z; la frotpurigita pargeta planko Z; frotpurigitaj stanaj teleroj Z.
grundpurigo ☼ Kemia, biologia aŭ fizika maniero forigi deponitajn toksajn substancojn el grundo.
medimalpurigo ☼ Troa ellaso de substancoj, havantaj malbonan influon al vivuloj k ekosistemoj entute. Sin. poluado.
nazpurigi. Mungi.
sekpurigado. Sistemo de industria purigado de vestoj per kemiaj procedoj, sen akvo.
stratpurigisto. Laboristo, komisiita purigadi la stratojn.
ŝupurigisto. Homo, kies metio estas purigi la ŝuojn.