PIV 2020 · 15257
tabu/o
tabu/o Θ Moro, laŭ kiu iaj personoj aŭ objektoj estas normale netuŝeblaj, aŭ iaj agoj nefareblaj sen ia socia aŭ magia puno: multaj el la bibliaj malpermesoj estas tabuoj; (f) la seksaj tabuoj.
tabua. Netuŝebla aŭ malpermesata pro tabuo: en Romo la tribunusoj de la plebo estis tabuaj; (f) tabua temo, vorto (prisilentendaj pro pudoro, timo ks); tabua regularo (ne kritikebla). ☞ sakrala, sankta.
tabui (tr) Frapi per tabuo: la Hebreoj jam tre frue tabuis la manĝadon de porkaĵo; ofte okazas ke post la morto de ĉefo, lia nomo estas tabuita; (f) en nia societo oni tabuas la politikajn diskutojn. ☞ konsekri.
tabueco. Terura karaktero de personoj aŭ objektoj, kiujn oni ne povas tuŝi sen risko je puno aŭ infekto. ☞ totemo.
sentabuigi. Depreni la tabuon de sur io aŭ iu.