PIV · 8310
konsekr⁴i
konsekr4i (tr)
1 Apartigi de la komuna uzado, destinante por religia servado: konsekri templon al Zeŭso, preĝejon al Maria; konsekri armilojn de mortinta heroo en la domon de Dio X; ĝiaj (de Tiro) promalĉastaj donacoj estos konsekritaj al la Eternulo X; vi dispremos multe da popoloj, vi konsekros ilian havaĵon al la Sinjoro X; en la monato konsekrita al Venuso.
2 Per religiaj ritoj havigi al iu sanktan karakteron: konsekri reĝon, episkopon; konsekru Aaronon k liajn filojn X; alia konsekros sin al la Eternulo X; ili iris al Baal-Peor k konsekris sin al la hontindaĵo X (al tiu Baalo); mi estas konsekrita al Dio de el la ventro de mia patrino X; (analoge) la pastro konsekris ilin (geedzojn) al vivo en amo Z; la konsekriteco al Dio Z.
3 ✞ En meso transsubstancigi panon k vinon al la korpo k sango de Jesuo Kristo: la celebranto montras la konsekritan hostion; la konsekrita pano k vino aliformiĝadis en lian korpon k sangon Z;
konsekro, konsekrado. Ago de tiu, kiu konsekras: konsekro de preĝejo; virŝafo de konsekrado X.
konsekre. En konsekro: la pastro konsekre aspergis la sklavojn Z.