PIV 2020 · 13827
★sankt/a
★sankt/a
1 (io) Forprenita de la ordinara uzado, ĉar konsekrita al dieco aŭ rezervita al ĝi: laiko tion ne manĝu, ĉar tio estas sankta X; ĉio, kio ektuŝos la altaron, fariĝos sankta X; la sepa tago estu por vi sankta, ĉiu, kiu faros en ĝi laboron, estu mortigita X; demetu viajn ŝuojn, ĉar la loko, sur kiu vi staras, estas sankta X; la teron de la sankta arbareto ne rajtas ili tuŝi Z; la sankta fajro Z; la lageto de la sanktaj krokodiloj B; por la hinduoj bovino estas sankta. ☞ koŝera, tabua. ➞ sanktfiguro, sanktoleo, relikvo, voto.
2 (iu) Apartigita de la aliaj per la observado de reguloj de pureco: vi estos por mi regno de pastroj k popolo sankta X; estu do sanktaj, ĉar Mi estas sankta X; estu por Mi sanktaj homoj, k viandon, disŝiritan sur la kampo, ne manĝu X; la pastrino, la respektata sankta virgulino Z; fine ni havas sanktan homon, li estas vera bramano B.
3 (ofte maj.) Aparte respektinda pro speciala religia karaktero: la sanktaj apostoloj Z; la Sankta Spirito (✞ Tria persono de la Triunuo); la Sankta Virgulino (la patrino de Jesuo), la sankta Patro (la papo); la sankta urbo Jeruzalem Z; la sankta Lando (Palestino); la sankta tombo (de Jesuo); la sankta arbo (de la Budho); la (S)-aj Skriboj (bazoj de iuj religioj); la sankta historio (de la hebrea popolo); la sankta Gralo; la sankta Semajno (antaŭpaska); la sankta Ĵaŭdo, Vendredo (de tiu semajno); (analoge) sankta nombro (asociita kun religiaj simboloj, ekz. 3, 7, 9); sankta poezio, muziko (pri religiaj temoj); sanktaj kantoj Z; ♜ la Sankta Alianco (inter Rusio, Prusio, Aŭstrio en 1815).
4 ✞ Proklamita de la Eklezio, kiel akirinta per apartaj virtoj altan rangon en la ĉielo k kiel inda sur la tero je speciala kulto: sankta Jakobo; la sanktaj Petro k Paŭlo; sankta Elizabeto. Rim. Tiuj nomoj servas ankaŭ ofte por nomi preĝejon (la preĝejo de la Sankta Kruco Z; de la Farunpesilo ĝis la Sankta Bartolomeo Z), lokon (Sankta-Denizo, Sankta-Heleno. ➞ San-) aŭ daton (en la tago de la sankta Silvestro; ne ĉiam estas sankta Johano Z; en la tago de la sankta Neniamo Z).
5 (f) (io) Plej respektinda, kvazaŭ pro sankcio de la moralo aŭ tradicio: en la alesto sankta de l’ patrino Z; nia standardo estas por ni io sankta Z; sankta estas por ni la hodiaŭa tago Z; en via buŝo la sankta vorto «amo» malpuriĝas Z; la honoro de nia tuta popolo (E-a) devas esti por ni sankta Z; la sankta rajto de insurekcio. ☞ netuŝebla.
sanktaĵo. Objekto, aĵo sankta: por ke vi diferencigu inter sanktaĵo k ordinaraĵo X; ili ne ektuŝu la sanktaĵojn, por ke ili ne mortu X.
sankteco
1 Eco de io sankta: ne perturbu la sanktecon de ĉi tiu loko; la sankteco de ĵurpromeso.
2 Eco de iu sankta: preta servi vian sanktecon! B (Faraonon).
★sanktejo. Domo aŭ loko sankta: la sanktej’ kvieta de l’ diino Z; forlasita sanktejo de Kali B; sep kaproj, kiel pekofero pro la regno, pro la sanktejo k pro Judujo X; malpurigi la sanktejon de la Eternulo X. ☞ altaĵo, templo, preĝejo.
sanktigi. Fari, proklami sankta: Mi sanktigis lin X; sanktigi la sabaton X; la popolo la noblan agon de l’ reganto baldaŭ sanktigas kiel leĝon Z; sanktigo per la sankta oleo de lia Dio estas sur li X. ➞ kanonizi.
sanktulo
1 Persono, apartigita de la amaso per observo de reguloj de pureco, i.a. ano de la primitiva kristana eklezio: malĉasteco ne estu inter vi, kiel decas por sanktuloj N; fari monoferon por la neriĉaj sanktuloj en Jerusalem N; (plej eminente: Javeo) la popoloj ekscios ke mi estas la Sanktulo en Izrael N; ili malŝatis la Sanktulon de Izrael X.
2 ✞ Kanonizita mortinto: je honoro de tiu sanktulo estis konstruitaj tri preĝejoj Z; la festo de ĉiuj Sanktuloj; se Dio ne volas, sanktulo ne helpos Z; ne sanktuloj potojn faras Z; ĉirkaŭ sanktuloj diabloj vagas Z; neniu sanktulo estas sen makulo Z; sanktula niĉo Z.
malsanktigi. Profani: atakis lin malsano k malsanktigis la plej puran lokon Z; kiu ĝin (la sabaton) malsanktigos, tiu mortu X.
malsanktigo. Ago malsanktigi: ŝi venĝos malsanktigon de la templo Z.
plejsankta. Eminente sankta.
plejsanktaĵo ב Io, kio estas konsekrita al Javeo (la altaro, la oferoj ks): ĉio konsekrita estas plejsanktaĵo de la Eternulo X; la altaro fariĝu plejsanktaĵo X; prenu la farunoferon k manĝu ĝin senfermente, ĉar ĝi estas plejsanktaĵo X.
plejsanktejo ב La plej sankta loko de la Templo, kie estis la kesto de atesto: la tutan altaron antaŭ la plejsanktejo li tegis per oro X.
resanktigi. Per specialaj ritoj, redoni sanktecon al io profanita: mi iras, por per lavado en la pura maro la bildon de l’ diino resanktigi Z; vi ne malhelpu, ke ŝi resanktigu la patran domon! Z.