PIV 2020 · 16168
★tuŝ/i
★tuŝ/i (tr)
1 (iu) Almeti iun korpoparton al io aŭ iu: infano, ne tuŝu la spegulon! Z; Jesuo diris al ŝi: Ne tuŝu min! N; liaj lipoj apenaŭ tuŝis la glason; ne tuŝu la freŝe farbitan pordon; tuŝi per la piedpinto la fundon de la akvo; vi ŝarĝas homojn k vi mem ne tuŝas eĉ per unu el viaj fingroj la ŝarĝojn N; tuŝu ĝin (la Fundamenton) nur la Mefisto JB (☞ netuŝebla); (vs) estas bone por viro ne tuŝi virinon N (ne koiti); (analoge, uzante aĵon) tuŝi la bovon per pikilo; tuŝu, koĉero! (t.e. la ĉevalon per la vipo); tuŝite, mi konfesas Z (de la rapiro). ☞ palpi.
2 (iu) Fari tian geston kun ia magia aŭ religia zorgo: se mi nur tuŝos lian mantelon, mi estos sanigita N; (negative pro rita malpermeso) eliru el tie, ne tuŝu malpuraĵon X. ☞ tabuo.
3 (io) Esti en kontakto kun: niaj du domoj sin tuŝas; nenia bloveto de vento devis ŝin tuŝi Z; longa kurteno, kiu tuŝis la plankon; la Kristnaska arbo preskaŭ tuŝis la plafonon.
4 (iu) Ataki, ofendi, malbone trakti: kontraŭ peko batalu, sed pekanton ne tuŝu Z; kiu lin tuŝas, tiu lin sentas Z (li rebatas); ke la lup’ estu sata, k la ŝaf’’ netuŝata Z (pp kontraŭaj deziroj); kiu vin tuŝas, tiu tuŝas la pupilon de Lia okulo X; ne tuŝu miajn sanktoleitojn, k al miaj profetoj ne faru malbonon! X; (f) preĝo pure neŭtrale homa, por ke ĝi tuŝu la religiajn konvinkojn de neniu en la mondo Z; kiamaniere oni povas riĉigadi la lingvon, ne tuŝante ĝian fundamenton Z; sur la montaj pintoj kuŝas la virga neĝo, ne tuŝita de la varma spiro de l’ printempo B; Kala estis freŝa k ne tuŝita de la dento de la tempo Z.
5 (iu) Mallonge k akcesore pritrakti temon: dum la kunveno oni tuŝis tiun demandon; mi volas hodiaŭ tuŝi la aferon nur per malmultaj vortoj.
6 (io) Koncerni, rilati, interesi: min ne tuŝas la afero, mi staras ekstere Z; kio min ne tuŝas, kuŝu kiel kuŝas! Z; per kio tio tuŝas min? Z; kion neniu aŭdas, tio neniun tuŝas; leĝo pasintaĵon ne tuŝas Z (ne estas retroaktiva); decidoj tuŝantaj la dubajn demandojn de la lingvo.
7 (io) Impresi ies sensojn aŭ sentojn: neniam antaŭe tiel ravantaj tonoj tuŝis ŝian orelon Z; ĝi eĉ ne tuŝas lian orelon! Z; ĝi tuŝas lin, kiel akvo anseron! Z; lin tuŝas nek admono nek ordono Z; tiu respondo malagrable tuŝis lin B; la petegado de lia patro ne tuŝis lian koron Z; ŝi estis tuŝita ĝis larmoj Z; tuŝita de scivolemo, de admiro, de ektimo.
tuŝo
1 Ago, per kiu oni tuŝas: ĉe la plej malforta tuŝo ĝi tintadis; mi eksentis tuŝon sur mia brako; ekpalpi mian korpon per malĉasta tuŝo Z; ĝis vi, Liza, lasis […], ke l’ petalojn mole modlu milda tuŝo W. ➞ tuŝlinio, tuŝludo.
2 ☆ Almeto de la peniko sur la tolon: pentri per larĝaj, per delikataj tuŝoj.
3 ⚕ Almeto de la fingro en organon aŭ kavon por kirurgia aŭ obstetrika esploro.
4 ⛷ En multaj pilkaj sportoj, iro de la pilko trans la taĉojn.
tuŝado
1 ⚥ Unu el la kvin klasikaj sensoj, per kiu ni povas, tuŝante la objektojn, taksi diferencojn de ebeneco, glateco, moleco aŭ varmeco. Sin. tuŝsenso.
2 Maniero, en kiu la farbo estas metata sur la tolo: oni tuj rekonas la tuŝadon de Van Gogh; (f) karakteriza tuŝado de skulptisto, verkisto, poeto.
tuŝanta. Tia, ke ĝi tuŝas la koron, vekas emocion: tuŝanta sceno B; senkulpa k tuŝanta voĉo Z; tuŝanta pentraĵo de bruna, ŝaŭma biera kruĉo Z.
tuŝebla. Tia, ke oni povas ĝin tuŝi: la nebulo fariĝis tiel dika, ke ĝi estis preskaŭ tuŝebla.
tuŝeti. Delikate, apenaŭ tuŝi: tuŝeti la vangon de infano B; la hirundo tuŝetis la surfacon de la rivero; ĉiu mia nervo sentis la tuŝeton de la patruja aero B. ☞ karesi, kisi, leki, tanĝi.
tuŝiteco. Eco de iu, tuŝita de emocio: ŝia fratino parolis kun tia tuŝiteco de l’ koro Z; ŝia tuŝiteco elrompiĝis per laŭta plorado Z.
tuŝotima. Tiel facile difektebla, ke oni timas ĝin tuŝi: porcelano tiel multekosta, sed ankaŭ tiel rompebla, tiel tuŝotima Z.
ektuŝi. Subite aŭ mallongatempe tuŝi:
1 li ektuŝis min je la ŝultro; la Eternulo etendis sian manon k ektuŝis mian buŝon X; ŝi ektuŝis lin per sia malvarma mano Z; neniu, kiu ŝin (la edzinon de la proksimulo) ektuŝas, restas sen puno X;
4 etendu nur Vian manon, k ektuŝu ĉion, kion li havas, Vi vidos, ĉu li ne blasfemos! X;
7 la vortoj ektuŝis ian nevideblan ligilon inter la korpo k la animo Z.
ektuŝo. Rapida kontakto: ektuŝo de malbona mano Z; (f) kontraŭ la ektuŝo de tiu ĉi principo ili volu ĉiam energie batali Z.
intertuŝiĝi, kuntuŝiĝi. Veni en kontakton: (la skvamoj de la krokodilo) unu kuntuŝiĝas kun la alia, tiel ke aero ne povas trairi tra ili X; la du dratoj kuntuŝiĝis k la lampo estingiĝis; mi ne lasis, ke vi kuntuŝiĝu kun ŝi, k nun redonu la edzinon al la edzo X.
netuŝumino
1 👥 Balzamino.
2 (fm) Prudulino.
netuŝebla. Tia, ke oni ne povas, plej ofte ne rajtas, ĝin tuŝi: la kesto de la Interligo estis netuŝebla; la fundamento de nia lingvo devas resti por ĉiam netuŝebla Z; la netuŝebleco (imuneco) de la Romanaj tribunusoj.
netuŝita. Tia, ke oni ĝin ne tuŝis: mi formanĝetis preskaŭ tutan romanon, sed la bindon mi lasis netuŝita Z (diris la muso); mi estas virga k netuŝita (☞ netuŝumino 2).
retuŝi Vd retuŝi.
faciltuŝe. Per tre delikata tuŝo: ŝi kisis tre faciltuŝe la delikatajn folietojn Z.
flugtuŝi. Apenaŭ tuŝeti, kvazaŭ flugante: (f) flugtuŝante min per enigmoplena rigardo.
kortuŝi (tr) Estigi senton de simpatio 2 aŭ kompato: profunde kortuŝis min la malĝoja novaĵo Z; lia suferado ŝin kortuŝis Z; legu al mi la historion pri […] Jozefo! ĝi ĉiam tiel kortuŝadis min Z; la kortuŝanta sentemeco k poezieco de la bildo Z; tia kortuŝanta peto! Z; per okuloj duone mirantaj k duone kortuŝitaj ŝi rigardis ŝin Z; mi rememoras kortuŝite pri la unuaj pioniroj Z; venkante sian kortuŝitecon, ŝi turnis sin al Marta Z; la nekortuŝebla malamiko venkos B. ☞ korpremi.
kortuŝa. Tia, ke ĝi povas kortuŝi: la beleco de la hebreinoj havas karakteron specife kortuŝan Z; kun kortuŝeco ŝi pensis pri la nobla ago de la libristo Z.