← Reen al P

PIV 2020 · 12694

★prem/i

prem/i (tr)
Apliki forton sur objekton en kontakto, malvastigante la spacon okupatan de ĝi, aŭ puŝante ĝin ĝis senmoviĝo: najbaro ne ĝemas, kiam boto nin premas Z; la piedo de vilaĝano sentime premas la kalojn de kortegano Z; premi ion sub ŝtono; premi du platojn unu kontraŭ la alia; premi elektran butonon; premi citronon (por ricevi la sukon); premita viando; en la vagono ni estis premataj kiel sardeloj en barelo; premi sian kapon per ambaŭ manoj B.
Fari tiun agon kiel esprimon de sento: premi la dentojn B (pro obstino); premi la lipojn (pro malŝato); premi al iu la manon Z (pro ĝentileco aŭ afableco); li premis ŝin al sia flanko (ame).
(f) Ĝeni, suferigi, kvazaŭ per troa pezo: la dezerta varmego premis lin; premas min la laboro, la malriĉeco, la malsano; ekonomia krizo premas ĉiujn naciojn; spirito, kiun premas ia fatala neceso Z; malfeliĉo komuna estas malpli premanta Z; la malsato estis tre premanta en la lando X; premanta spektaklo; esti en tre premita financa situacio Z; (f) zorgo en la koro de homo ĝin premas X; malĝojaj meditoj premis lin B.
Repuŝi per superaj rimedoj: ili estas premataj en direkto al la maro Z; li premis la malamikojn sub la remparoj de la urbo.
ב Tirane, maljuste traktadi: premi malriĉulojn X; vidvinon k orfon ne premu X; Izrael estis tre premata X; humile venos al vi la filoj de viaj premantoj X; la ĝemado de la terore silentigitaj prematoj Z.
premo
Kvociento de forto aplikata al surfaco per ties areo: la atmosfera premo; premo de mil paskaloj; parta premo (imaga premo de unu komponanto de gasa miksaĵo).  barometro, depresio, piezoelektro.
Truda influo: mi cedis al la insista premo de kelkaj amikoj Z; eĉ la premo de ia granda potenco nun jam ne povus deklini la E-istaron de ĝia vojo Z; sub la premo de tre grandaj malhelpoj eksteraj, ni progresadis malrapide Z; fari premon sur la opinion Z; labori sub alta premo.
Politika aŭ milita kontraŭa agado: de 80 jaroj vi suferas la premon de tiu popolo; sub la premo de malamikoj, superaj per la nombro, niaj trupoj regresis je tri kilometroj.
osmoza premo Premo, kiu estiĝas pro diferenco de koncentriteco inter du solvaĵoj, kiujn apartigas duontralasa membrano.
prema. Estiganta premon: prema vetero, atmosfero, varmo; prema melankolio; tio faris premegan impreson. peza, sufoka.
preme. En prema maniero: teni iun preme je la manoj; preme persekuti.
premado. Longa, konstanta premo: pro ia premado de la flanko de la eminentuloj […] Z; sub la premado de la mizero; se vi forigos el inter vi premadon […] X.
premaĵo. Medikamento, prezentita sub formo de pastelo k farita el kunpremita pulvoro: premaĵo de aspirino.
premateco. Stato de iu premata de la homoj aŭ okazaĵoj: la forto grandiĝas en premateco Z; teruras lin mizero k premateco Z; vin Li elkondukus el la suferoj en spacon vastan, kie ne ekzistas premateco X.
premegi. Fortege premi: premegata de zorgoj Z.
premiĝi. Iĝi premata: kia terura vido! la koro al mi premiĝas Z.
premilo
Aparato por premi objektojn: premilo por pantalonoj.
Aparato, por premi fruktojn ks: la premilon mi sola tretis X; premilo por vinberoj, olivoj ks; ajlopremilo.
premmaŝino. Maŝino por premi industrie objektojn. pregi.
alpremi. Premi, puŝante al io aŭ iu: alpremi iun al muro Z (pf); ŝi alpremis sin al sia patrino Z; ŝi alpremis ĝin al sia koro Z.
alpremiĝi. Premi sin kontraŭ io, por okupi kiel eble malplej grandan spacon: li insidas, alpremiĝas […] X; la infano alpremiĝis al sia patrino Z. kaŭri.
ĉirkaŭpremi. Malvaste teni en la brakoj: ŝi prenis ŝin sur la genuojn k tenis ŝin ĉirkaŭpremite Z; (analoge) ĉirkaŭpremita hernio. brakumi.
dispremi. Dispecigi per premo: mirteloj staris tiel dense, ke oni devis dispremi ilin per la piedoj Z; returnu! la amasoj vin dispremos per la piedoj! Z; (f) Mi dispremis popolojn en Mia kolero X; malespero dispremis la patrinon Z. pisti.
ekpremo. Subita premo: ŝi ricevis ekpremon en la popolamaso Z. puŝo.
elpremi. Eligi per premado: elpremi sukon el oranĝo; li elpremis el la lano roson, plenan kalikon da akvo X; la restintan sangon (de la turto) li elpremos ĉe la bazo de la altaro X; (analoge) elpremi vinberojn Z, mielĉelojn; (f) elpremi almozon Z.
elpremilo. Rulpremilo.
enpremi. Enigi per premado: enpremi iun en la teron Z (mortigi); li enpremis en la manon de la virino malgrandan moneron k foriris Z.
forpremi. Forigi per premado: se ili forpremas ĉiun alian projekton krom la mia Z.
kontraŭpremo. Premo kontraŭa al alia: kontraŭpremo sur piŝto.
kunpremi
Premi de du kontraŭaj flankoj: kunpremi la pugnojn; la bluiĝintaj lipoj de la virino estis forte kunpremitaj Z; en la konvulsie kunpremita mano Z; ĉapelo, kiu povas esti kunpremata Z.
Agi sur korpo tiel, ke ĝia volumeno malpliiĝas: kunpremi la aeron.
kunpremo Streĉo, kiu kunpremas korpon: rezisto de fosto al kunpremo. flekso, tiro, tondo, tordo.
kunpremiĝi. Iĝi kunpremita: la palaj lipoj kunpremiĝis Z.
kunpremilo. Motoro kun pumpilo, servanta por kunpremi gason. kompresoro.
subpremi
Premi sub sia povo, potenco: subpremi ribelon, fremdan genton; (f) rideto, kiu, subpremata k retenata, tamen ne volis morti Z; subpremata de dormo. sufoki.
Cedigi, obeigi per morala premo: oni ne povas subpremi tiun bezonon; subpremi sian pasion.
(pp geno) Malpliigi aŭ neniigi la efikon de alia geno pere de proteino.
subpremanto Subpremanta geno aŭ proteino: gena, proteina subpremanto.
superpremo. Premo supera al la atmosfera.
superpremejo Anticiklono.
trapremi. Traigi per premado: trapremi terpomojn, kaĉon; trapremilo por legomoj.
butonprema. Efikanta per la simpla premo de butono: butonprema fabriko (tute aŭtomata); butonprema milito.
citronpremilo. Aparato por elpremi la sukon de citronoj.
juntopremilo Ilo, uzata por kunpremi pecojn k konsistanta el du brakoj, el kiuj unu (foje ŝovebla) estas ofte provizita per ŝraŭbo. ŝraŭbkrampo.
korpremi (tr) Premi ies koron: malgaja k korpremata, ŝi iom revigliĝadis ekvidante la patrinon Z; korpremanta vidaĵo Z. kortuŝi.
korprema. Tia, ke ĝi premas la koron: via korprema antaŭmorta kriado Z; oni certe povus ricevi korpremon Z; neesprimebla korpremo ŝin atakis Z.
manpremo. Gesto, per kiu du personoj salutas sin, interpremante al si la manojn: etendi la manon por manpremo Z; la frataj popoloj de Danujo k Svedujo salutas sin reciproke […] per amika manpremo Z.
paperpremilo. Peza objekto, eventuale arta, kiun oni metas sur paperojn, por ke ili ne malordiĝu aŭ disflugu.
piedpremi. Premi per la piedoj: kiel potfaristo piedpremas argilon X; liaj soldatoj piedpremadis la grenon sur la kampo Z; (f) ribelo de virina fiereco, kiu sentas sin piedpremata Z. Sin. treti.
radiadpremo Premo, estigata de la efiko de sorbo aŭ reflekto de radiado.
rulpremi. Premi per rulado: rulpremi paston maldika Z; rulpremi gazonon.
rulpremilo
Veturilo, movata per motoro, kun larĝaj pezaj rulcilindroj, servanta por glatigi vojmaterialojn k malmoligi la supraĵon de stratoj.
Aparato, ĝenerale konsistanta el du kaŭĉukaj cilindroj k mankranko, por elpremi akvon el lavitaĵoj.
tordelpremi (tr) Eligi per tordo: tordelpremi la akvon el vesto Z. vringi.
vinpremejo
Granda kuvo aŭ kavo, en kiu oni dispremis vinberojn, por ricevi sukon: oni devigas ilin treti en vinpremejoj X; viaj vestoj (estas ruĝaj) kiel ĉe tretanto en vinpremejo X.
Loko, kie estas vinpremilo.
vinpremilo. Aparato, kiu eligas sub premo la sukon de vinberoj.