PIV 2020 · 9139
★las/i
★las/i (tr)
I - Toleri apartiĝon (k pli precize:)
1 Ne preni kun si, restigi post si: li lasis sian veston ĉe mi k forkuris X; lasi libron, monon sur la tablo; lasi infanon hejme; lasi al najbaro la ŝlosilojn de la domo; se la Eternulo ne lasus al ni restaĵon X; li ekstermis ilin, li lasis neniun restanton X; la beroj lasis post si en la mano makulon Z; (f) se kalumnio eĉ pasas, ĝi ĉiam ion lasas Z; la febro lasis min; sufiĉe pri tio, mia amata, ni lasu ĝin! Z; la floroj estis tute lasitaj al si mem k kreskis sovaĝe Z.
2 Ne teni plu ĉe si, ne devigi resti ĉe si: lasu min! ekkriis Marta […] k ŝi ektiris sian brakon Z; lasu min for por du monatoj X; (f) mi lasis lin al la kaprico de lia koro, ke li iru laŭ siaj intencoj Z; ni lasas ĝin (E-on) nur al tiu natura evolucio, kiu regas ĉiun naturan lingvon Z.
II - Toleri ies staton aŭ agon (k pli precize:)
3 Ne malhelpi, ke iu aŭ io restu en ia stato: lasu ŝin trankvila! Z; lasu min sola Z; lasi lokon neokupita, libera Z; ĉu mi povas lasi tion sen puno? Z; feliĉaj, kiuj lasas en libereco la piedojn de la bovo! X.
4 Ne malhelpi, ke iu aŭ io estu ie aŭ iru ien: ĝi (struto) lasas sur la tero siajn ovojn X; lasu lin ĉe lia tasko!; ŝteliston neniu lasas en sian domon Z.
5 Ne malhelpi, ke io okazu: ĉu vi pensas, ke ŝi volus naĝi aŭ lasi, ke la akvo fermiĝu super ŝi? Z; k vi volas lasi, ke viaj talentoj en vi aerdisiĝu! Z.
6 (kun inf. ntr aŭ abs) Ne malhelpi, ke iu aŭ io faru ion: lasu min dormeti Z; li min lasos libere iri Z; mi pacience lasis lin paroli Z; li lasas antaŭiri Ĥlestakovon Z; lasi fali la manojn Z; zorgu vivon vian k lasu vivi alian Z; lasu min nur agi Z; lasu la infanojn veni al mi N; la reĝo lasis la infanojn ludi kun lia sceptro Z; ŝi lasis la venton ludi kun ŝiaj longaj haroj Z; eĉ inter la garboj lasu ŝin kolekti X; ne lasu rimarki, ke ni parolas pri sekretoj Z. Rim. 1 Se en tia konstruo oni uzus transitivan inf-on kun objekto, oni estigus konfuzon inter ties subjekto k objekto, ambaŭ akuz-aj; tial, aŭ oni devas sk. la semantikan subjekton de la inf.: mi preferus lasi derompi al mi la brakojn; mi lasis ilin tute ĉirkaŭfermi Z; aŭ tiun subjekton oni esprimas en nerekta formo: ni lasu al la amasoj taksi la aperojn laŭ ilia ekstera brilo Z. Rim. 2 Ĉe la sk-o de la semantika subjekto, Z. rigardas la verbon lasi k la sekvantan inf-on kiel unu solan kunmetitan verbon, k uzas la refleksivon en rilato al la subjekto de lasi: ĉu mia alte fluganta spirito devas lasi alligi sin per ĉeno? Z; li ne lasis esplori sin Z. Rim. 3 Kiam la semantika subjekto de la inf. estas la sama, kiel tiu de lasi, la inf. akiras pasivan sencon, k la triapersona pron. iĝas refleksiva: mi lasis min kapti neatendite Z; ŝi lasis sin peli de la ondoj, kien ili volis Z; pacience ŝi lasis sin levi sur la dorson de la ĉevalo Z; nur tre malmultaj lasis sin kapti per lertaj vortoj Z; ĉi tiu viro ne lasis sin fortimigi Z; li ne lasis sin konsoli Z; la ĉefpastro ne lasis sin distri de siaj ideoj B; ŝi lasis sin trompi de li. Rim. 4 La diferenco inter igi k lasi estas, ke igi signas volon, ordonon, efikan agon, dum lasi signas cedon, rezignacion, ne-kontraŭstaron; Kp: mi lasos fari mesojn (mi ne malpermesos tion) k: mi igos fari mesojn (mi pagos por ili). Tiun distingon Z. plurfoje preteratentis, ekz.: (ark.) vi lasis min voki (vi vokigis min).
laso, lasado. Ago de tiu, kiu lasas: lasado ne estas permeso.
lasadi. Daŭre, ripete lasi: tiam ŝi lasadis sin voki k konduki Z; la fiŝoj lasadis sin karesi Z.
lasitaĵo. Tio, kion oni lasis: ili levis la lasitaĵojn de sur la planko.
allasi
1 Lasi veni al si: li nevolonte allasas intervjuistojn.
2 (pp io) Esti akordigebla kun: teksto, kiu allasas plurajn signifojn; tiu regulo allasas esceptojn; tiu interpretado de la leĝo ne estas allasebla.
delasi. Ne teni plu, ne malhelpi, ke iu aŭ io falu, foriru: mi tenis lin k ne delasis lin, ĝis […] X; la mantelon ŝi delasis kun rideto; la pentrita pordo ankoraŭ delasas farbon; ⚓ delasi kablon; kun bruo la ankroj estas delasitaj Z.
ellasi
1 Lasi eliri, elkuri: tiam mi ellasos la hundojn Z; la rabistoj terurite ŝin ellasis Z; Noa malfermis la fenestron […] k li ellasis korvon X; nun, ho Eternulo, Vi ellasas Vian servanton, laŭ Via vorto, en paco N. ☞ forliberigi, forpermesi.
2 Lasi eliĝi: vazo fendita ellasas sian akvon; ellasi larmojn, sangon; ellasi krion, la lastan vivelspiron; (f) ellasi sian ĝojon.
3 Λ Lasi neesprimita: la objekton en tiu okazo vi povas ellasi.
ellaso. Ago de homo aŭ aparato, kiu ellasas ion: la ellaso de la vaporo; ellasa klapo de vapormaŝinoj. ➞ ellastubo.
ellasilo
1 ⏚ Mekanismo en ŝaltilo por estigi rompon de cirkvito.
2 Ⓣ Dentrada mekanismo, funkcianta tiel, ke, ĉe ĉiu movo de la pendolo aŭ de la balanciero, ĝi lasas turni po unu dento la ĉefradon de horloĝo.
3 𝅘𝅥𝅰 (pp piano) Tiu peco de la mekanismo, kiu puŝas la martelon ĝis 2 mm de la kordoj k lasas ĝin libere frapi.
enlasi. Lasi eniri, penetri: oni enlasis min internen Z; li ne enlasas puŝon en sian buŝon Z; enlasi hundon en la ĉambron B.
forlasi
1 Forirante, restigi iun sola: tiu forlasis la brutojn k ekkuris al Elija X; ŝi ne povis esti certa, ke li ŝin ne forlasos Z; mia Dio, kial vi forlasis min? N; oni akceptas laŭ vizaĝo, oni forlasas laŭ saĝo Z; (analoge) li diris k forlasis la ĉambron Z; birdo, kiu forlasis sian neston X; (f) tamen la pensoj ŝin ne forlasis Z; (tiu ideo) neniam min forlasadis Z; vero vin ne forlasu! X.
2 (f) Rezigni pri, demeti de si, ne plu okupiĝi pri: forlasi sian intencon Z; tenu forte la instruon, ne forlasu ĝin X; forlasu la malsaĝaĵon k vivu X; ili forlasis la interligon de la Eternulo X; ĉiu kreditoro, kiu pruntedonis ion al sia proksimulo, forlasu tion X.
forlaso. Ago de tiu, kiu forlasas: forlaso de edzino, de la hejmo; post paso de sep jaroj faru forlason X (de ŝuldoj).
forlasita. Senigita je ĉia akompano aŭ helpo: forlasita (sengepatra) infano.
forlasito
1 Iu forlasita: la forlasitino havos pli da infanoj X.
2 ⚓ Vaganta aŭ grundinta ŝipo, forlasita de sia ŝipanaro.
forlasiteco. Stato de io, iu forlasita: granda estos la forlasiteco (dezerteco) en la lando X.
neforlasebla. Tia, ke oni ne povas forlasi: neforlasebla enspezfonto.
netralasa. Hermetika.
postlasi. Restigi post si: postlasi heredaĵon, monsumon al institucio; lia vizito postlasis fortan impreson.
postlasaĵo. Tio, kion oni postlasis: testamenta postlasaĵo Z.
preterlasi
1 Lasi iun preteriri: neniu volis halti, por preterlasi la alian.
relasi. Post agado, funkciado ks, lasi reveni al la antaŭa stato: relasi la vaporon, la tension, la premon; (f) sin relasi (malstreĉi la muskolojn, la mensan aktivecon); relasado de la tuta korpo.
tralasi. Lasi iun, ion trairi: tralasi hundon tra la florbedoj; maldensa kurteno, kiu tralasis la lumon; terpoto, kiu tralasas la akvon (☞ liki).
tralasa, tralasanta, tralasa, tralasiva. Tia, ke ĝi tralasas fluidon, likvon ktp: tralasa grundo, membrano, tavolo; lumtralasa vitro (☞ diafana, travidebla). Sin. permeabla, trairebla.
duontralasa, duontralasanta, duontralasiva Ⓚ (pp membrano) Retenanta la koloidajn substancojn k tralasanta la kristaloidajn. Sin. duonpermeabla, duontrairebla.
flanklasi. Meti flanken, neatentante; malzorgi pri io.
liberlasi. Lasi libera: ĝardeno liberlasata al si mem Z.
sangellaso. Sangeltiro.