← Reen al P

PIV · 12061

permeabl/a

permeabl/a Tralasa.
permeablo a) absoluta permeablo. Fizika grando egala al kvociento de la magneta fluksdenso, per la magneta kampintenso; simb: μ (mu). μ = B/H;
b) relativa permeablo. Fizika grando egala al rilatumo de la absoluta permeablo de iu substanco aŭ medio per tiu de vakuo; simb.: μr (mu ro); μr = μ/μo. Rim. En tabeloj troviĝas plej ofte la valoroj de relativa permeablo.
permeableco. Eco de io tralasa.
membrana permeableco Eco de membrano, en kiu estas poroj aŭ specifaj molekuloj (permeablazoj), kiuj ebligas la trairon de solvitaĵoj.
permeablazo Enzimeca faktoro proteina, kiu regas la eniron aŭ eliron de specifaj molekuloj tra la ĉelmembrano.
duonpermeabla. Duontralasa.