PIV · 2974
★dens/a
★dens/a
1 Prezentanta la karakterizan aspekton de substanco, kies eroj, tre proksimaj unuj al aliaj, estas multnombre entenataj en malgranda volumeno: densa arbaro, barbo Z, mallumo Z, nebulo X, pluvo, trupo, drapo B; ŝi envolvis sin en siajn densajn longajn harojn Z; densa ondo da mucida aero trafis la vizaĝojn Z. ☞ palpebla, peza, nepenetrebla.
2 Ⓚ Koncentrita: densa solvaĵo.
3 📷 Maldiafana: densa kliŝo.
4 ∆ (pp subaro de topologia spaco) Havanta fermaĵon egalan al la tuta spaco.
dense
1 En densa maniero: dense loĝata lando; vesto dense brodita per oro; grizeco dense arĝentigis liajn harojn.
2 Treege proksime unu de alia: la kadavroj kuŝis dense unu ĉe alia B; ili estis starigitaj en vicoj tiel dense, ke ili ne povis movi la brakojn Z; tiel dense, kiel rafanetoj en fasko Z; ŝi metis la kotonon pli dense ĉirkaŭ la hirundon Z.
denso
1 Konkreta manifestiĝo de denseco: en la denso de la batalo.
2 ☐ Rilato de iu fizika grando (sen specifa indiko temas pri la maso) de iu afero al ĝia volumeno: la denso de solido, likvo aŭ gaso estas la rilato de ilia maso al ilia volumeno.
densaĵo. Io densa: a) densa vepro, arbustaĵo ks. b) 📷 Parto pli densa en bildo. c) ⚗ Kunpremita medikamento: densaĵo el aspirino. ☞ lozanĝo.
denseco. Eco de io densa: la denseco de arbaro, de hararo, de ŝtofo.
densejo
1 Loko de io densa: ☐ en gaso, ĉe la krita punkto, troviĝas lokaj densejoj.
2 Loko en arbaro, kie la plantoj estas aparte densaj: la dornoplenaj lianoj prezentas nepenetreblan densejon Z; apro leviĝas el sia densejo. ☞ ĝangalo.
densigi
1 Fari densa: densigu la vicojn!; densigi gason per kunpremado; densigi fotografan bildon; densiga bano; densigita lakto. ☞ kondensi, koncentri, fortigi, ligi.
2 💻 Kodi datenojn aŭ dosieron, por ke ili estu malpli longaj: senperde densigi (tiel ke malkodado redonos la originalon precize); perde densigi (tiel ke malkodado redonos ion nur similan al la originalo, ĉar iaj informoj perdiĝas). ☞ paki.
densigilo
1 📷 Procedo aŭ substanco, uzata por densigi.
2 💻 Komputila programo por densigi 2.
densiĝi. Iĝi densa: mallum’ densiĝis G; ĉiam pli densiĝante, la nuboj solviĝis per fulmotondro Z.
denskorpa. Prezentanta korpostrukturon kunpremiĝintan, kun mallonga kolo, kun larĝa sed ne dika trunko k kun gamboj mallongaj kompare kun la trunko. Sin. masiva.
densometrio. Tekniko de mezurado de densoj.
maldensa
1 Prezentanta aspekton de substanco, kies eroj estas malproksimaj unu de alia: maldensa hararo, bosko; la sablo travidiĝas tra la maldensaj spikoj de sekalo Z; estis malfacile spiri en tiel maldensa aero. ☞ loza, pora, rara, mankohava. ➞ ideala gaso (Vd gaso 1).
2 📷 Diafana: maldensa kliŝo.
maldensejo. Loko en arbaro, kie la plantoj estas maldensaj.
maldensigi
1 Fari maldensa: maldensigi la novajn ŝosojn.
2 📷 Malpliigi la densecon de fotografa fototipo. Rim. Pri solvitaj substancoj, oni prefere uzu dilui: oni maldensigas gason per dilato, oni diluas solvaĵon per aldono de solvanto.
maldensiĝi. Iĝi maldensa: liaj haroj maldensiĝas; la droŝkoj k kaleŝoj maldensiĝis Z.
fluksdenso ☐ Ĉiu el aro de diversaj fizikaj grandoj, precipe elektra fluksdenso k magneta fluksdenso.
elektra fluksdenso. Elektra indukdenso.
magneta fluksdenso. Vektora grando tia, ke la forto, aganta sur pecon de konduktilo trafluata de elektra kurento, egalas al la vektora produto de la kurentdenso en la konduktilo per la magneta fluksdenso; simb.: B (B = μ μ0H). ☞ gaŭso, teslo.
helodenso. Denso de lumfonto, prilumata surfaco ktp, difinita kiel kvanto de luma energio, kiu trafas certan surfacon.
indukdenso a)
elektra indukdenso. Vektora grando egala al la produto de la elektra kampintenso k elektra permitivo; simb.: D (D = ε ε0E). b)
kurentodenso. Kvociento de la kurentintenso, kiu fluas tra elemento de surfaco, per ĝia kversekca areo.
laktodensometro. Densometro, por mezuri denson k purecon de lakto.
linidenseco 𝅘𝅥𝅰 Fizika rilato inter la maso k la longo de muzika kordo: oni pliigas la linian densecon de baskordo, survolvante kupran draton.
probablodenso 📈 La derivaĵo (se ĝi ekzistas) de akumula probablodistribuo.