← Reen al K

PIV · 8205

koncentr⁸i

koncentr8i (tr)
Kunigi dense ĉirkaŭ komuna centro: koncentri trupojn, ŝipojn; koncentrado de kapitalo; (f) koncentri sian atenton, sian malamon sur iun; ni koncentru niajn penadojn sur la junularon; koncentri sin (streĉi siajn intelektajn fortojn).
Pliigi la kvanton de solvita substanco en solvanto, aŭ per aldono de tiu substanco aŭ per forigo de parto de la solvanto: koncentrita nitrata acido, koncentrita lakto.
koncentriĝi. Iĝi koncentrita: la vivo iom post iom koncentriĝos en la regionoj subekvatoraj Z; oficejo, en kiu koncentriĝas la laboroj de la du komitatoj Z; ĉiuj rigardoj koncentriĝis al li; (f) komence liaj pensoj koncentriĝis sur la mono B; ĉiuj fortoj de ŝia spirito koncentriĝis en ŝiaj okuloj Z.
koncentriteco. Grado, laŭ kiu koncentriĝis solvaĵo.
koncentrejo. Barakaro, en kiu homoj estas koncentritaj aŭ por faciligi ilian proviantadon, aŭ por amaspunadi ilin.
biokoncentriĝo Pliiĝo de la koncentriteco de toksa substanco en vivuloj, de la malsupraj al la supraj ĉeneroj de nutroĉeno. bioakumuliĝo.
malkoncentri
Dilui.
Fordisigi.
sinkoncentrado. Streĉado de ies intelektaj fortoj.