← Reen al A

PIV · 379

akumul/i

akumul/i (tr)
Pli ol sufiĉe amasigi, kunigi: akumuli la pruvojn kontraŭ la akuzitoj; akumuli la erarojn.
Uzi parton de la plusvaloro ne por persona konsumado, sed por pligrandigo de la produktiva kapitalo.
akumula (pp rento aŭ interezo). Ne konsumata, sed aldonata al la kapitalo, kiu ĝin produktis.
akumulado. Ago de tiu, kiu regule akumulas: scienco estas akumulado de etaj faktoj.
akumulatoro. Aparato, por amasigi provizon da elektro k ĝin ree liveri laŭbezone: Edisona, nikela, fera akumulatoro; akumulatoro kun senmovigita likvo (kun gelateneca elektrolito, simila al tiu de seka baterio).
akumulejo 💻 Dateningo, kiu tenas unu el la argumentoj k la rezulton de aritmetika operacio.
akumuliĝi. Iĝi akumulita: multaj faktoroj akumuliĝis k kaŭzis la katastrofon; akumuliĝa punkto.
akumulilo. Akumulatoro.
akumuliĝo, bioakumuliĝo Akumuliĝo de substanco kun aŭ sen metabola rolo, toksa aŭ ne: akumuliĝo de plumbo en planto, en ostoj de homo. biokoncentriĝo.