PIV 2026 · Artikolo 16386
★valoro
Derivaĵoj en la artikolo 33
- valora
- valori
- valoraĵ/o
- valorig/i
- absolut/a valoro
- altavalora
- atend/at/a valoro
- grandvalora
- grandavaloraĵ/o
- hakvaloro
- inter/ŝanĝ/ovaloro
- krest/ovaloro
- laŭvalora
- lim1valoro
- mal/plivalorec/o
- mal/plivaloriĝ/i
- mal/plivaloriĝ/o
- merkatvaloro
- mezvaloro
- aritmetik/a mezvaloro
- mult/evalora
- penvalori
- pint/ovaloro
- plivaloro
- plivaloriĝ/i
- plusvaloro
- revalorig/i
- samvalora
- senvalora
- senvaloraĵ/o
- senvalorig/i
- senvalorul/o
- uzvaloro
★ valoro
1 grado, laŭ kiu iu aŭ io estas ŝatata pro siaj kvalitoj aŭ meritoj: kia estas via laboro, tia estas via valoro Z se iu trovis kapablan edzinon, Ŝia valoro estas pli granda ol perloj MT scienculo de alta valoro laŭ la personoj, kun kiuj oni havas interrilatojn, estas difinata la propra valoro de homo Z esploradi la komparan valoron de ĉiuj religioj Z jes, tio havas valoron! Z ŝi mem ne atribuas grandan valoron al la ansera plumo Z ambaŭ floroj de samaj valoroj Z koni la valoron de la vortoj neniu verko Esperanta eĉ el la plej frua tempo iam perdos sian valoron kaj kompreneblecon FA tiam la kontrakto perdas sian leĝan valoron ➞ valida Z
2 grado de taksebleco; sumo, je kiu io estas mone taksata: la oro havas neniun valoron en la dezerto B la valoro de tiu varo malaltiĝis en la lastaj monatoj la prezo de tiu maŝino estas 2000 markoj, sed ĝia vera valoro ne superas 500 venda valoro specimeno sen valoro la ŝipo estis asekurita por sumo tre supera al ĝia valoro la marksisma teorio de la valoro
3 MATR kristaliĝo de homa laboro, kiu restas el komercaĵo post la abstraktado de uzvaloro, kaj kies fenomenformo estas interŝanĝovaloro.
4 MATE grando, al kiu variablo aŭ funkcio povas egali: determini la valoron de nekonato en ekvacio valoro de funkcio la bildo alproksimiĝa valoro ricevita el simpligita kalkulo proksimuma valoro FIZI amplituda valoro la maksimuma, atingata dum periodo de oscilado efektiva valoro la kvadratradiko de la mezo de la kvadratoj de la momentaj valoroj dum unu tuta periodo momenta valoro de variigebla grando je difinita momento
5 io, kio iel valoras: en malfacila horo eĉ groŝ’ estas valoro Z la borsaj valoroj
6 FILO tio, kion homoj juĝas morale aŭ estetike grava: jam de longe la antikvaj grekoj provis starigi hierarĥion de ĉiuj valoroj la humanismaj valoroj oni devas peni, ke la veraj valoroj de ĉiu nacio estu konigataj al la mondo la esperantistoj mem ne sufiĉe konscias pri la valoroj, kiuj enestas en la jam historiiĝinta parto de la movado Niĉeo revis pri ia renverso de ĉiuj valoroj ➞ valorsistemo.
valora havanta konsiderindan meriton, kvaliton aŭ prezon: valoraj konsiloj la perloj ne fariĝis pli valoraj Z kion do devas fari la malpli valoraj bestoj, se la leono sin malkonfesas? Z libro valora por ĉiuj kaj ĉiu tempo tia korespondado forrabas de mi tre valoran tempon la vivo estas tro valora, ke oni perdu ĝin en tiaj disputaĉoj
valori
1 tr esti taksata en komparo kun iu aŭ io: ĉu Vergilio valoras Homeron? unu pasero alian valoras Z
2 tr esti rigardata kiel inda je io aŭ kiel ĝusta kompenso por io: la spektaklo valoris la vojaĝon la profito valoras la penon ➞ penvalori ne valoras la penon paroli pri ĉi tio Z li rigardadis pli longe, se la vizaĝoj tion valoris Z via mono ne valoras la maltrankvilon, kiun ĝi kaŭzas al mi B la ludo kandelon ne valoras Z la felo tanadon ne valoras Z vi ne valoras tian feliĉon Z vi konsolis min , kvankam mi ne valoras esti egala al iu el viaj sklavinoj MT tiu studento valoras, ke oni speciale zorgu pri li
3 ntr havi valoron; esti aprezinda aŭ merita: kion ni havas, por ni ne valoras Z kio multe kostas, multe valoras Z ne valoras bofilo, kiam mortis filino Z montras parolo, kion cerbo valoras Z valoras ne la vesto, valoras la enesto Z suferinto pli valoras, ol lerninto Z virto pli valoras ol beleco Z la vivo valoras tiom, kiom da feliĉo ĝi enhavas B ĝi estis ŝerco, kiun valoras aŭskulti Z
4 ntr esti taksata je ia prezo: tiu ŝtofo ne valoras pli ol dek frankojn por metro, kvankam ĝi kostas duoble miliono valoras milionon kaj nenion plu pli B kapturna unua premio, kiu valoras 15 milionojn da eŭroj RPi laŭ la oficiala kurzo 1 eŭro valoras 122 alĝeriajn dinarojn MD
(figurasence) kiu groŝon ne honoras, eĉ duongroŝon ne valoras Z kiom valoras mia vivo?
1 Kun tiu senco valori ofte havas mezuran komplementon kun N-finaĵo, sed ne rektan objekton.
5 ntr = (prefere) validi: leĝo valoras por poste, sed ne por antaŭe Z ĝi la pasporto valoras por la daŭro de unu monato Z
valoraĵo objekto valora: por palpi, ĉu li havas ankoraŭ siajn valoraĵojn aŭ ne Z ĉio en la ĉambro estis bela kaj delikata. Neniuj valoraĵoj, tamen nenio sengusta aŭ povra SJo valoraĵoj literaturaj, tradiciaj kaj etnaj GMc enskribigi tiun naturan valoraĵon en la liston de la protektataj objektoj de Unesko LSt ➞ bonaĵo 2.
valorigi igi ion valora: homara lingvo valorigu tiun trezoron mondan literaturon por ĉiuj popoloj EPr la multaj ilustraĵoj ankaŭ multe valorigas tiun libron DBr per kultivado valorigi grundon valorigi duondezertajn regionojn
absoluta valoro MATE sensignuma valoro 4: la absoluta valoro de −5 estas 5
altavalora havanta altan valoron: per sia delikateco ĝi similis al la altvalora felo de nia reĝo Z
atendata valoro STAT mezvaloro de stokasta variablo.
grandvalora havanta grandan valoron: ĉion grandvaloran vidis la okulo de homo MT grandvalorajn juvelojn ŝi neniam havis Z Sin. multevalora.
grandavaloraĵo io grandvalora: ili fordonas siajn grandvaloraĵojn pro manĝaĵo MT la vido de la multaj grandvaloraĵoj povis simple kaŭzi kapturnon Z
hakvaloro KOMP valoro kalkulita el iu datumo, tiel ke ĝia distribuo estu laŭeble egala. ➞ hakfunkcio, haktabelo.
interŝanĝovaloroMATR interŝanĝorilato de laŭdezire reprodukteblaj komercaĵoj, difinita laŭ la kvanto da socie necesa labortempo en ili entenata:interŝanĝovaloro ekzistas nur en tia socio, kiu produktas komercaĵojn
krestovaloro FIZI maksimumo de la valoroj de iu grando dum difinita intervalo, ekz. dum unu tagnokto, monato aŭ jaro. Sin. pintovaloro.
laŭvalora varianta laŭ la valoro de la objekto: laŭvalora doganimposto
lim1valoro valoro, kiu prezentas limon, trans kiu la fenomeno malaperas aŭ ŝanĝas sian formon, efikon k.c.
malplivaloreco PSIK mensa stato de iu, kiu opinias sin malpli valora ol la aliaj: komplekso de malplivaloreco SŠt sento de malplivaloreco
malplivaloriĝi iĝi malpli valora: bitmono emas plivaloriĝi anstataŭ malplivaloriĝi kiel dolaroj kaj eŭroj Ko
malplivaloriĝo ago malplivaloriĝi: atenti pri la financa mastrumado do ja gravas por eviti malplivaloriĝon de la jara bilanco Ko
merkatvaloro KOME valoro difinita per la reago de la postulado kaj proponado sur la merkato.
mezvaloro MATE meznombro de valoroj: la teoremo pri mezvaloro
aritmetika mezvaloro sumo de valoroj, dividita per ilia nombro.
multevalora grandvalora: mian dankon por tiu ĉi multevalora kuraĝigo Z
penvalori ntr esti peninda; valori la penon: la diablo aspektas malbele, ne penvaloras lin vidi Z ➞ indi.
pintovaloro krestovaloro.
plivaloro KOME ĉe vendo aŭ ekspertizo diferenco inter la antaŭa valoro de objekto kaj ties vendoprezo: la anonco de la malkovro de novaj minoj donis grandan plivaloron al tiuj akcioj
plivaloriĝi iĝi pli valora: en lia buŝo plivaloriĝas la instruo MT bitmono emas plivaloriĝi anstataŭ malplivaloriĝi kiel dolaroj kaj eŭroj Ko
plusvaloro MATR laboro, kiun kapitalistoj alproprigas al si senpage, egala al la diferenco inter la sumigita laboro de produktantaj salajruloj kaj la salajro prezentanta nur la kostojn de reprodukto de la varo «laborforto».
revalorigi doni denove valoron al io, kio ĝin parte aŭ tute perdis: revalorigi la aĉetpovon de la laboristoj revalorigi la ideon pri ekumenismo
samvalora havanta la saman valoron kiel io alia: ambaŭ esprimoj estas samvaloraj samvaloraj rangoj samvaloraj titoloj
senvalora havanta nenian valoron: senvalora ŝtono kovras la tombon li nin traktadis kiel senvalorajn bestojn Z senvalora nulo, absoluta senhavulo! Z nur senvalorajn poemojn li proponis al ni la granda malnova sonorilo staris nun senvalore meze de herbo Z
senvaloraĵo io senvalora: estas bedaŭrinde, ke la aŭtoro elspezis tioman monon kaj tiomajn penojn por eldoni perfektan senvaloraĵon Sin. balaaĵo 2, skorio 4. ➞ rubo 4.
senvalorigi fari ion senvalora: senrompaj reformoj neniom senvalorigus la ĝisnunan literaturon Z senvalorigi argumenton per lerta kritiko
senvalorulo homo sen ia valoro: ne al ĉiu senvalorulo oni ja povas doni sian protektadon Z ➞ sentaŭgulo.
uzvaloro grado de utileco de iu objekto.