PIV · 16380
valid⁴a
valid4a
1 Prezentanta la formon, formulojn aŭ kondiĉojn, postulatajn de leĝo, por ke dokumento regule efiku: valida akto, kontrakto, testamento, pasporto, fervoja bileto.
2 (vs) (pp aserto, argumento ks) Havanta valoron, efikon, ĝustecon en difinitaj cirkonstancoj: valida nur post aldona hipotezo.
validi (ntr) Esti valida: via pasporto ne plu validas; la reglamento validos por la somero de ĉi tiu jaro.
valideco. Eco de io valida: daŭrigi la validecon de abonkarto.
validigi. Fari ion valida: validigi akton, testamenton; validigi la elekton de deputito.
validiĝi. Iĝi valida: la kontrakto definitive validiĝos la 1an de Julio.
eksvalidiĝi. Perdi sian validecon.
eksvalidiĝo ✉ Ĉeso de ĉiuj rajtoj, priskribitaj en kontrakto.