PIV 2020 · 9432
★lingv/o
★lingv/o
1 Λ Sistemo de signoj, per kiu la homa sperto estas analizata k esprimata, diverse laŭ la homgrupoj, k kiu posedas du sistemojn de unuoj (morfemoj k fonemoj): lingvo estas pure kondiĉa signo de ideoj, kiu povas plenumi sian difinon nur tiam, se ĉiuj uzas ĝin severe egale Z; familia, etna, nacia lingvo; artefarita lingvo Z; lingvo internacia Z; la lingvo hispana Z, franca Z; en la lingvo E. ni vidas la estontan lingvon de la tuta mondo Z.
2 Subsistemo interne de lingvo, rigardata kiel karakterizaĵo de speciala grupo de individuoj aŭ de aparta fako: la komuna, scienca, teknika lingvo; la biblia, popola lingvo; la lingvo de la metiistoj, ŝtelistoj ktp; paroli per lingvoj N (☞ glosolalio). ☞ idiomo, dialekto, ĵargono, slango, lingvaĵo 2.
3 Iu signosistemo, kiu servas por komuniki informojn, esprimi pensojn aŭ sentojn: la lingvo de la bestoj; la algebra lingvo (☞ gestolingvo); (f) la lingvo de la koro, de la rigardoj.
4 💻 ∆ Difinita aro de signoĉenoj, ofte kun difinita signifo: formala lingvo (kontraste al homa lingvo); regula, kunteksto-nedependa lingvo; asembla lingvo.
lingva. Rilata al lingvo(j): lingva dokumento, esploro, apartaĵo; Lingvaj Respondoj (de Z.); la Lingva Komitato Z.
lingvaĵo
2 Maniero uzi lingvon propra al iu persono, verkisto, grupo, regiono k.a.: la malvarma lingvaĵo de la komisaro ĉiam perturbis ŝin TE.
lingviko. Lingvoscienco.
lingvisto. Specialisto, kiu studas la lingvajn fenomenojn: konsiliĝu neniam kun lingvisto, konsiliĝu nur kun personoj kiuj havas filologian senton k havis multe da praktiko en E. Z. ☞ filologo, poligloto.
lingvistiko Z. Lingvoscienco.
interlingvistiko. Scienco, kiu esploras la kondiĉojn lingvosciencajn, kulturajn k sociologiajn de komuna norma lingvo, uzebla en la internaciaj rilatoj. ☞ esperantologio.
metalingvo. Konvencia lingvaĵo aŭ elementoj de lingvo, uzataj por priskribi lingvon, ekz. gramatika terminaro, leksikografiaj difinoj, vortoj k esprimoj, kiaj «signifi», «t.e.» ks.
dulingva. Prezentanta aŭ uzanta du lingvojn: dulingva surskribo, regiono.
cellingvo. Lingvo, en kiun oni tradukas.
esperantlingva. Esprimiĝanta en E.: la esperantlingva gazetaro, literaturo.
fontlingvo. Lingvo, el kiu oni tradukas.
franclingvano Z. Persono, kies sola aŭ ĉefa lingvo estas la franca: svisa, belga, kanada franclingvano.
fremdlingva. Prezentanta al persono lingvon fremdan al ĝi: bone kompreneble k tamen fremdlingve sonis la Dana devizo Z.
gestolingvo. Sistemo de komunikado per mansignoj, uzata de surduloj: ĉiu lando, regiono aŭ komunumo […] havas sian propran gestolingvon M.
helplingvo. Lingvo, rigardata kiel helpanta la komunikadon en plurlingva situacio.
kaŝlingvo. Sekreta lingvo.
maŝinlingvo 💻 Lingvo, kiun rekte interpretas komputila aparato. ☞ asembla lingvo.
mondlingvo. Lingvo destinita por tutmonda uzado.
planlingvo. Lingvo, konscie kreita laŭ difinitaj kriterioj k destinita al uzado inter diverslingvaj homoj.
pontlingvo. Lingvo, en kiun oni tradukas ion, poste plu tradukotan en alia(j)n lingvo(j)n.
programlingvo 💻 Formala lingvo, en kiu oni skribas komputilajn programojn: altnivela, ordonema, deklarema, funkciema programlingvo. ☞ instrukcio, tradukilo.
psikolingvistiko. Scienco, kiu studas la parolan agadon el psikologia vidpunkto.
signolingvo M. Gestolingvo.
socilingvistiko. Scienco, kiu studas la rilatojn inter la fenomenoj lingvaj k sociaj.
tonlingvo. Lingvo, en kies vortoj iuj silaboj havas tonon 6 kun leksika valoro.
unulingva. Prezentanta aŭ uzanta nur unu lingvon.