PIV 2026 · Artikolo 6354

idiomo

Litero I

idiomo lingvo aŭ dialekto de difinita homgrupo:la idiomoj de Mez-Eŭropo la idiomoj de Kaŭkazo la regionaj dialektoj estas plejparte idiomoj nur parolataj TCa la lingvo, kiu elvokas la plej profundajn sentojn, estas mia prapatra idiomo, nome la antikvega kaj malmulte disvastigita gaela GMc ➞ ĵargono, slango.
1 Ne uzu idiomo en la senco de idiomaĵo kaj idiotismo.
idioma rilata al idiomo: idioma vortaro de regionaj vortoj k.s.
idiomaĵo idiotismo: se ĉiuj verkantoj trudos al Esperanto nacilingvajn idiomaĵojn, nia internacia lingvo disfalos en dialektojn RMo