PIV · 14438
slang/o
slang/o Z Λ
1 Konvencia lingvo, konsistanta el intence kripligitaj aŭ fremdoriginaj vortoj, uzata de samprofesiuloj, por ne esti komprenataj de laikoj: slango de la ŝtelistoj, aktoroj, gimnazianoj. ☞ ĵargono.
2 Lingvaĵo de pli-malpli difinita socia grupo, diferenciĝanta de la norma lingvo per aparta leksiko, kiu konsistas el elementoj de slango 1 k el vulgaraj aŭ familiaraj esprimoj.
slanga. Rilata al slango.