PIV · 14439
slav/o
slav/o Z. Ano de Eŭropa popolaro, formanta unu lingvan grupon: la slavoj okcidentaj (ĉeĥoj, kaŝuboj, poloj, slovakoj, soraboj), orientaj (belorusoj, rusoj, ukrainoj) k sudaj (Bosnianoj, bulgaroj, kroatoj, makedonoj, Montenegranoj, serboj, slovenoj).
slava. Rilata al slavoj: slavaj poeziaj tradicioj.
slavismo
1 Ecaro propra al la slavoj.
2 Dirmaniero, apartaĵo de la slavaj lingvoj.
slavisto. Lingvisto, kiu studas la slavajn lingvojn.