← Reen al S

PIV · 14904

stud¹i

stud1i (tr)
Zorge, detale observi, peni metode esplori: studi la naturon, la stelojn; studi fenomenon; studi mapon; studi la ecojn de substanco, la morojn de birdo.
Diligente labori, precipe per vizitado de kursoj aŭ propra legado de libroj, por akiri iun branĉon de scienco: studi juron, filozofion, psikologion, matematikon; studi la Biblion, Ŝekspiron, Markson; (analoge) studi rolon (en teatraĵo, filmo).
Esti studento: li studas nun en Berlino; ŝi studas sub profesoro K.
studo, studado. Okupo de iu, kiu studas: li taŭgas nek por studo nek por ludo Z; ŝia situacio estas plej malfavora por studado Z; ekkrio atestanta, ke oni parolas pri amata objekto de studado Z; lia patro, kiu vivis nur en malriĉeco k religia studado Z; studado de la fiziko.
studo, studaĵo. Verko, en kiu oni prezentas la rezultojn de studado.  etudo.
studejo. Loko, en domo aŭ fakultato, aranĝita por ebligi studadon al studentoj.