PIV 2020 · 9158
latin/o
① latin/o. La lingvo parolata de la antikvaj Romanoj, k hodiaŭ ankoraŭ uzata en la Romkatolika eklezio k en diversaj sciencaj fakoj: la arkaika, klasika, postklasika, mezepoka latino; venis fino al mia latino Z (elĉerpiĝis mia tuta scio).
latina
1 Rilata al la latino: latina teksto, traduko.
2 Rilata al la Romkatolika eklezio: la latinaj ritoj.
3 Rilata al la popoloj parolantaj lingvojn, kiuj devenas el la latino: la latinaj popoloj (franca, itala, hispana, portugala, rumana k.a.).
latine. En la latino.
latinaĵo. Io skribita aŭ parolata en la latino: mi ne komprenas vian latinaĵon; kelnera latinaĵo (kripla, miksita kun modernaj vortoj ks).
latineco
1 Maniero, kiel iu persono skribas la latinon; kvalito de latina stilo.
2 La latina civilizacio.
latinigi
1 Doni latinan formon al vorto, teksto ks.
2 Konformigi al la moroj, civilizo ktp de la antikvaj Romanoj, de la latinidaj gentoj aŭ de la Romkatolika eklezio.
latinismo. Lingva apartaĵo de la latino.
latinisto. Klerulo, uzanta aŭ studanta la latinon.
novlatina. Rilata al moderna verko skribita latine, aŭ al ties verkisto: novlatina poeto.