← Reen al G

PIV · 5437

grek⁸o

grek8o. Civitano de Grekio: moderna greko; antikva greko Z (heleno).
greka. Rilata al grekoj aŭ al Grekio: la blua vesto, kiun portas ordinare la grekaj maristoj Z; greka knabino Z; la tre bonsona lingvo antikva greka havas ilin (aj, oj) en granda nombro Z; la greka fajro (Vd fajro): greka eklezio ( ortodoksa).
Grekio, Greklando, Grekujo. Regno en la S parto de Balkanio (Ateno).
novgreka. Rilata al la lingvo, nuntempe parolata en Grekio. helena.