← Reen al F

PIV · 4247

★fajr/o

fajr/o
Fizika-kemia fenomeno, ĉe kiu pro vigla oksigeniĝo de ia materialo produktiĝas lumo k varmo: ekbati fajron Z (per fajrilo); fari fajron Z; ŝi ekbruligis sur la kameno gajan fajron Z; ne ekzistas fumo sen fajro Z; sen fajro ne brulas eĉ pajlo Z; tro akra fajro estas sen daŭro Z; esti kiel fajro k akvo (neakordigeblaj); dishaku ĝin k metu sur la lignon, sed fajron ne submetu X; doni fajron al iu (por ekbruligi cigaredon).
Materialo konsumiĝanta de fajro: forno, en kiu brulis fajro Z; arbo, kiu ne donas bonan frukton, estas dehakata k ĵetata en fajron N; kiu komencis kuiri, ne forkuru de l’ fajro Z; riĉulo kiel fajro proksime bruligas, malproksime ne varmigas Z; fali de la pato en la fajron (en ankoraŭ pli malbonan situacion); fajro de ĝojo Z.  fajroprenilo.
Tia fenomeno, rigardata kiel rimedo de detruo: li pasis akvon k fajron Z (transvivis ĉiajn danĝerojn); pasi tra la fajro por iu (riski ĉion por li); (pf) ludi kun la fajro; li rigardis la fajron (brulegon), kiu ekflamis en la domo Z; la greka fajro (incendia kemiaĵo, ne estingebla de akvo); venis fajro el la ĉielo k ekstermis ilin X; iu, kiu trairigis sian filon tra fajro X (kiel viktimon); la dek ordonoj, kiujn la Eternulo diris el meze de la fajro X; nia Dio estas fajro konsumanta N; kondamni iun al la fajro (ŝtiparo); dezertigi per fajro k glavo Z.
Vigla lumo, simila al tiu de fajro: la fajroj de diamanto, de ruĝa vino; bengala fajro (speco de fajraĵo); fajro de Sankta Elmo (meteologia fenomeno, kaŭzata de atmosfera elektro).
(f) Granda ardo, ekscito, fervoro: diskuti kun fajro; reblovi en iu la fajron de la venĝemo Z; tio ĉi enblovos fajron en viajn vejnojn, se nenio alia vin plu entuziasmigas Z; verŝi oleon sur fajron B (eksciti jam tre fortan pasion). flamigi, vervo.
fajra
Konsumata de fajro: la internaĵo de Tero konsistas el fajra maso; fajrajn karbojn vi kolektos sur lia kapo X.
Havanta la aspekton, ecojn de fajro: subite aperis fajra ĉaro k fajraj ĉevaloj k Elija suprenflugis en la ĉielon X; fajraj okuloj Z; (f) fajra deziro B. arda, flama.
fajre. En fajra maniero: fajre paroli, ami; fajre brulaj liaj ĉirkaŭprenoj Z.
fajri (ntr) Elĵeti fajron, konsumiĝi de fajro.
fajraĵo. Arta fajro, konsistanta el raketoj, petardoj, bengalaj fajroj ks: li aĉetis raketojn, krakpizojn k plej diversajn fajraĵojn Z. pirotekniko.
fajreco. Viva ekscitiĝo.
fajrego. Tre granda fajro. incendio.
fajrejo
Loko, en kiu fajro brulas: la Eternulo, kies fajrejo estas en Jerusalem X.  fajrej-inaŭguro.
Loko en forĝejo, en granda malnova ĉambro, en primitiva kabano, kie la fajro brulas.
fajrero
Tre malgranda parteto, elĵetita de brulanta korpo aŭ de batita siliko: el la fajraĵo restis fajrero, kiu faris brulon Z; unu fajrero estas sufiĉa, por eksplodigi pulvon Z; (f) se eĉ unu fajrero da espero ie aliloke bruletas por vi […] Z; liaj okuloj ĵetis fajrerojn.
Sparko.
fajreri (ntr) Brili per fajreroj: la brulanta pajlamaso fajreris en la vento; tio estas la artrito, kiu fajreras antaŭ miaj okuloj Z.
fajreto. Malgranda, malakra fajro.
fajrigi. Ekbruligi.
fajrilo
Ilo, konsistanta el silikŝtono k ŝtalpeco, kiujn oni interbatas, por estigi fajrerojn k tiel ekbruligi tindron, meĉon ktp: la fajreroj ekflugis el la fajrilo […] Z. alumeto.
Skatoleto, kun mekanismo kiu, ĉe premo de butono, ekbruligas benzinan aŭ gasan flameton.
fajrujo
Parto de forno, stovo aŭ kameno, destinita por enteni la fajron.
Ujo, pelvo por la sama uzo.
fajrhaltiga. Tia, ke ĝi baras la disvastiĝon de fajro: fajrhaltiga materio, pordo.
fajreltena Z, fajrimuna Tia, ke ĝi povas rezisti kontraŭ la efiko de fajro: fajreltenaj kestoj Z, potoj; fajrimuna materialo.
fajroloko. Fajrejo: el la cindro de ĝiaj estingitaj fajrolokoj la patraj dioj releviĝu! Z.
artfajro. Spektaklo, konsistanta en la bruligo de artfajraĵoj.
artfajraĵo. Eksplodaĵo, arte komponita, destinita krei belajn vidaĵojn en mallumo.
ĉielfajro. Fulmo.
ĝojfajro. Granda fajro, ekbruligita meze de placo, kiel signo de popola festo.
okulfajro. Brilego de pasiaj okuloj: la viro, kies okulfajro penetras en ŝian koron Z.
tendarfajro. Fajro, bruligata de skoltoj meze de la tendaro, ofte loko de komunaj kantoj, dancoj ktp.