← Reen al F

PIV · 4569

★flam/o

flam/o
Hela brilo, produktata de gasoj eliĝantaj el brulanta materialo: flamo de ligno, karbo; malgranda estas la flamo, tamen ne mankas la fumo Z; la ĉambreto lumata de la pala flamo de la lampeto Z; ŝia profilo sur la ruĝeta fono de la flamo Z.
Tiu brilo, kiel signo de detrua fajro: la tuta kastelo estas en flamoj Z; ĵeti en la flamojn; la varmega sulfura flamo de la infero Z; fandi oron ĉe malgrandaj flamoj Z; (f) el flamo sin eltiris, en fajron eniris Z (falis en ankoraŭ pli malbonan staton).
Eksciteco de la sentoj: tiu granda flamo de kolero Z; kun flamo en la brusto mi petas vian manon Z; ho dolĉaj flamoj rozkoloraj de studentkora am’ naiva! K. ardo, entuziasmo, ekzaltiĝo, fajro, fervoro.
flama
Brulanta kun flamo: la kerubon k la turniĝantan flaman glavon X; flama lumo; (f) la flama Kolĥido Z.
Lumanta kvazaŭ de flamo: flamaj okuloj Z.
Varma, kiel de flamo: flamaj vangoj Z.
Arda, pasia: flama kolero Z; ho tiam ĉasto de juneco flama disfluidiĝu! Z; flama kapo Z; flama amiko de E. Z.
flami (ntr)
Eligi flamojn: flamis nur momente la alumeto; flamanta lignoj B; ne estingiĝos la flamanta fajro X.
Havi tian brilon, kiel flamo: la flamanta glavo de la kerubo Z; ŝi fiksis sur ĝi la silente flamantajn okulojn Z.
Havi tian varmon, kiel ĉe flamoj: ŝia kapo tiel flamis k la brusto tiel doloris Z ( febro); larmoj amase fluis sur ŝiaj flamantaj vangoj Z.
Ekscitiĝi de viva sento: flami per kolero Z, per honto Z, de amo, por virino B; (f) edziĝo pro amo flamanta al la sako sonanta Z.
flameco. Eksciteco de la sentoj: en flameco mi faris tion aŭ alion X; paroli kun flameco Z.
flamema. Tia ke ĝi facile ekflamiĝas: flamema substanco B.
flamigi
Fari ion brulantan flamanta: flamigi fajron per blovado B.
Forte eksciti: flamigi iun kontraŭ iu Z; nova plano lin flamigis Z.
flamiĝi
Komenci eligi flamojn: de subita vento flamiĝis la karboj; ligno fendita facile flamiĝas Z.
Ekscitiĝi: la urbestro k aliaj tremas de timo, Ĥ. flamiĝas pli forte Z; S. levas sin, flamiĝe Z (scen-indikoj); li estas flamiĝulo.
flamiĝema
Flamema.
Tia, ke li/ŝi facile flamiĝas: li estas flamiĝema kiel rezina ligno Z; ne amikiĝu kun homo flamiĝema X.
flamingo. Ekstremaĵo de tubeto, ĉe kiu flamas gaso. Sin. gasbeko.
flamumi (tr) 🍴 Verŝi alkoholaĵon (brandon, konjakon, rumon ks) sur manĝaĵon k flamigi tion: flamumi bifstekon; flamumi ĉetable. punĉo.
flamumita Havanta siajn randojn en formo de flamlangoj, kunigitaj en la malsupro.
ekflami. Iĝi flamanta; estiĝi en flaman staton: li rigardis la fajron, kiu ekflamis en la kontraŭa domo Z; karboj ekflamis de lia (Dia) buŝo X; (f) la vizaĝo de M. ekflamis per honto Z; ekflami per ofendita fiereco Z; ekflamis la interno pro lia frato k li volis plori X; ribelo subite ekflamis.  ekflama punkto.
ekflamigi. Fari, ke io komencu flami: ekflamigi alumeton Z, lampon; (f) ekflamigi ies deziron, ribelemon en la koroj.
ekflamigilo Mekanismo, servanta por ekflamigi lampon, bombon k.a.. prajmo.
blovoflamo. Flamo alblovata per aero aŭ oksigeno.
gasflamigilo. Poŝ- aŭ tablo-flamigilo kun rezervujeto da gaso, por ekbruligi gasbekon, cigaredon ks.
oferflamo Z. La flamo de la oferaltaro.
sagoflamo. Flamo, kiu en la formo de sago, venas el brulilo.