PIV · 14922
★sub
★sub.
I - Prep. esprimanta:
1 La pozicion de objekto rilate al alia, kiu estas pli alte k tuŝas ĝin (malo de sur): a) sen translokiĝo: porti ion sub la brako Z; havi kusenon sub sia kapo; ŝanceliĝi sub la pezo de io; la floroj mortis sub la paŝoj de la amantoj Z; sub sia robo ŝi havis nenian tolaĵon; (analoge) rekoni virinon sub (malantaŭ) masko; (f) novelo sub la titolo «Albina» Z. b) kun translokiĝo: li falis sub la radojn Z; meti tabureton sub siajn piedojn, foliojn sub la presilon; (f) Moab humiliĝis sub la manojn de la Izraelidoj X; Li […] metas gentojn sub niajn piedojn Z; li trafis el sub pluvo en riveron Z.
2 La pozicion de objekto rilate al alia, kiu estas pli alte, sed ne tuŝas ĝin (malo de super): a) sen translokiĝo: la muso kuris sub la lito Z; dormi sub tegmento, sub libera ĉielo; ripozi, promeni sub altaj kverkoj; sub la supraĵo; ekzistas nenio nova sub la suno X; sub Lia ombro ni vivos inter la nacioj X; kiam la suno aperas sub la stelo Sirius B. b) kun translokiĝo: el sub la kanapo la muso kuris sub la liton Z; la ĉielo etendiĝis ĝis sub li Z.
3 La eksteran ŝajnon: ŝi aperis sub la formo de maljunulino; projektoj proponitaj sub laŭta nomo Z; mi vojaĝas sub la nomo Februaro Z.
4 La dependecon: sub seruro promesojn tenu, sed doninte ne reprenu Z; ĉio estas sub via dispono; meti ion sub ies disponon Z; servi sub ies ordonoj; ili ne hontas servi sub li Z; teni popolon sub sia regado; sub tiu kondiĉo; ili venis sub la tonoj de bela muziko Z; danci sub la muziko Z; tiu skribis sur ĝi sub diktado de Jeremia X; scioj estis instruataj al li sub la komando «Marŝ!», «Halt!» Z; kurso pri literaturo sub profesoro Davis; socio, kies konsistigantoj vivas sub sovaĝa egoismo.
II - Kombinebla morfemo kun la samaj signifoj:
suba. Estanta sub io aŭ iu.
sube. En suba loko: vi ne trovis la libron, ĉar ĝi estas sube de mia ĉapelo; la hundo, ekvidinte tablon, kuris suben. ☞ malsupre.
subo. Suba parto.
subaĵo
1 Subŝtofo.
2 Fono: korvoj faradis bonan efekton sur la blanka (neĝa) subaĵo Z; papilio etendis siajn ruĝajn flugiletojn kun arĝenta subaĵo B.
subigi. Cedigi iun antaŭ io aŭ iu; obeigi: Li (la Eternulo) subigas al ni popolojn X; subigi landon al sia regado, soldatojn sub sia jugo; subigi sin al la cirkonstancoj, al la plimulto. ☞ submeti, venki. ➞ klini.
subiĝi. Iĝi suba: la suno komencis subiĝi Z; la virineto de l’ maro ektimis k subiĝis sub la akvon Z.
subiĝo. Stato de io, kio subiĝas: ⚓ horizonta subiĝo (la angulo inter la horizontala ebeno tra la okulo de la observanto, k la videbla horizonto).
subulo. Homo dependanta de alia: la loĝantoj de B. fariĝis subuloj de la Hohenstaŭfenoj Z. ➞ suzereno, vasalo.
desuba. Komenciĝanta ĉe la subo: desuba konstruado; enkonduki E-on laŭgrade k desube (per agado ĉe la bazo de la socio); desupremaj k desubemaj agantoj; desubismo. ☞ desupra.
III - Pref. signifanta:
1 Suban pozicion de objekto rilate al alia: subtera; subjupo, subtegmento, subvestoj; subporti, subteni (porti, teni estante sube); subskribi (skribi sube); subiri; subkuŝi (kuŝi sube de io); submeti; subordigi; subakvigi. ☞ ig, iĝ.
2 Suban pozicion de homo(j) rilate al alia(j) pli altranga(j): subleŭtenanto, suboficiro; submeti ribelantojn. ☞ vico.
3 Nesufiĉecon, neatingon de la normala nivelo: subnutrita infano; subloĝata regiono; subdungiteco.
4 Kaŝitecon, sekretecon aŭ hipokritecon de la ago: subaŭskulti, subdiri, subkompreni; subkrii (detene krieti); subpremi ridon; subridi Z (kaŝe ridi); subrigardas (spionas) malvirtulo virtulon k celas mortigi lin Z; subvoĉe.
5 ∆ Parton de donita spaco aŭ algebra strukturo: subaro, subgrupo, subkorpo, subspaco, subvico; subkompakta. ☞ super.