← Reen al V

PIV · 16597

★vic/o

vic/o
Serio de objektoj aŭ estaĵoj, aranĝitaj en linio, unu apud aŭ post alia: vicoj da dometoj en vilaĝo B; lokomotivo, kun sia vico da vagonoj Z; vico da fenestroj en koridoro Z; la unua vico de seĝoj en teatro B; en la fino de la vico Z; la rivero fluas inter du montaj vicoj B; vico de arboj en ĝardeno B; sur la supro de la tegmento ŝi ekvidis vicon da cikonioj Z; grandaj blankaj vicoj da cignoj flugis sub ĝi Z; cikonioj k pelikanoj flugis en vicoj simile al rubandoj Z; la vico de la atendantoj por mia aŭtobuso estis malesperige longega; vi trovos en la vicoj de niaj societanoj fervorajn amikojn de E.; mi sola estas elĵetita el la vicoj de la puruloj Z; la Filiŝtoj starigis siajn vicojn kontraŭ Izrael X; staru en vico!; marŝi po du en vico; densigu la vicojn; (ŝako, damludo) horizontala, vertikala, transversa vico. diagonalo, kolumno, procesio, rango, spaliro.
Longa serio da okazaĵoj aŭ momentoj, sin sekvantaj en la tempo: dediĉi tutan vicon da jaroj al la ellernado de la latina lingvo Z; pasos kredeble ankoraŭ vico da jaroj, antaŭ ol la afero estos decidita Z; post longa vico da batalado k suferoj Z; ŝia konduto prezentis vicon da nekonsekvencaj agoj B; la tuta mondo estas vico da mirindaĵoj Z.
En serio da alternaj movoj aŭ agoj, momento, en kiu ĉiu el ili plenumiĝas: kiam por Ester venis la vico iri al la reĝo […] X; nun estas via vico ludi, paroli B; plenumita via ofico – nun pasis via vico Z; ĝis nun oni atakadis aliajn urbojn, nun venis la vico al nia urbo Z; antaŭ ĉio zorgu oficon – plezuro atendos sian vicon Z.
Aro de elementoj indicitaj per la nenegativaj entjeroj, per ĉiuj entjeroj aŭ per nur kelkaj entjeroj. paro, opo, progresio, reto 7, filtrilo 4.  aro, ĉeno, listo, serio, stako, tabelo, konverĝi, diverĝi.
aritmetika vico Vico, kie ĉiu termo estas la aritmetika mezvaloro de la du apudaj.
geometria vico. Vico, kie ĉiu termo estas la geometria mezvaloro de la du apudaj.
harmona vico. Vico, kie ĉiu termo estas la harmona mezvaloro de la du apudaj.
vica. Prezentanta vicon: la vica ordo, en kiu tiuj ĉi okulakvoj estas cititaj, respondas al ilia laŭgradeco Z.
vici (fm) Atendovici.
vice. Laŭ vico: cent salonoj troviĝis vice unuj post la aliaj Z; vice atendi la aŭtobuson.
vice al. Anstataŭ.
vicero Elemento de vico, termo de vico.
vicigi. Aranĝi laŭ vicoj: vicigi soldatojn por parado; starante aparte, la literoj havas nenian signifon, sed kiam ili estas vicigitaj […] ! Z.
viciĝi. Veni en sian lokon en vico: la lakeoj viciĝis laŭlonge de la koridoro.
vicmontra. Tia, ke ĝi montras la vicon en ia serio: la vicmontraj numeraloj.
alviciĝi. Aldoniĝi al vico: tiu sukceso alviciĝis al la antaŭaj.
enviciĝi. Aliĝi al iu vico: li enviciĝis inter la akademianoj; tiu nova halo enviciĝas inter la plej grandaj konstruaĵoj de la mondo. kalkuliĝi.
ekstervice. Ne en la vico: stari ekstervice.
laŭvice. Tiel, ke ĉiu venu en sia vico: laŭvice la knaboj kantis en la ĥoro; mi faras bonon k malbonon laŭvice; rakontu al mi ĉion laŭvice. alterne.
siavice. Venante en sia vico: la lasta konsilano ekparolis siavice; ili ĝemu k ploru siavice, ho Sinjoro!.
survicigi. Vicigi sur io: fragoj survicigitaj sur trunketo de pajlo. tredi.
unuvice. Formante unu vicon: trapasi ponteton unuvice.
unuavice. Sur la unua vico.
anservice. Unu malantaŭ alia.
atendovico. Vico da atendantoj: ĉe la pordo de la fama kuracisto la atendovicoj fariĝis preskaŭ senfinaj. vicatendi.
taskvica 💻 Rilata al reĝimo de komputado, en kiu programoj k datenoj estas arigitaj kiel tasko, k nenia interagado kun la uzanto okazas ekde la prezento de la tasko al la komputilo ĝis la reveno de la rezultoj: taskvica komputado, sistemo. interaga, realtempa. Rim. vic estas regule uzata pref-e, por signifi:
la personon, kiu helpas k laŭbezone anstataŭas alian: vicprezidanto, vicreĝo;
la objekton, uzatan por anstataŭi alian identan: vicrado de aŭto; vicpeco de maŝino;
la pure nominalan parencecon inter la gefiloj el unua edziĝo de unu membro de edzoparo k la gefiloj el unua edziĝo de la alia membro: vicfrato, vicfratino. bo/, duon.