PIV 2026 · Artikolo 3058

diagonalo

Litero D

diagonalo
1 MATE streko, kiu ligas du nenajbarajn verticojn de plurlatero.
2 KOMU oblikva rekta linio: vortoj legeblas laŭ rekta linio — laŭ horizontalo, vertikalo aŭ diagonalo OE
3 LUDO sur ŝaktabulo ĉiu vico de samkoloraj ĉeloj.
diagonala rilata aŭ simila al diagonalo: diagonala strateto LiZ diagonala kruco GMc kuŝi diagonale SŠt ➞ transversa, kver- 2.