PIV 2020 · 15918
transvers/a
transvers/a Z (pp linio) Tratranĉanta orte aŭ oblikve la ĉefan direkton: transversa trabo; la transversaj strioj de la tigra felo; transversa vibrado; ❤ transversa kojlo (colon transversum); ⛗ transversa linio (de komuniko). ☞ diagonala, kver/.
transverse. En transversa pozicio: rubando, portata transverse de la brusto; vojo transverse krucanta avenuon.
transverso
1 Transversa linio.
2 ❤ Nomo de kelkaj muskoloj transverse lokitaj: transversa muskolo de abdomeno, de lango (M. transversus abdominis, linguae).