← Reen al L

PIV · 9132

★larĝ/a

larĝ/a
Granda laŭ la direkto perpendikla al la longo: larĝa rivero, strato, lito, pordo, fasado, brusto, vizaĝo, mano; branĉlarĝa arbo Z; larĝranda ĉapelo; la knabino estis tiel same granda kiel Gerda, sed pli larĝaŝultra Z.
Havanta ian difinitan dimension laŭ tiu direkto: rubando du centimetrojn larĝa; vojeto larĝa je du paŝoj; la markolo estas 32 kilometrojn larĝa.
(f) Ne havanta ĝenajn limojn; lasanta agliberecon: larĝa (ne alĝustigita) vesto; havi larĝan konsciencon Z (ne esti tre skrupulema); promeso estas larĝa, plenumo estas ŝarĝa Z; larĝa estas la pordego k vasta la vojo kondukanta al la pereo N; havi larĝan buŝon X (esti maldiskreta); vorto uzata larĝasence; havi larĝajn ideojn (esti komprenema). vasta, liberala, tolerema.
larĝe. En larĝa maniero: la pordon li malfermis larĝe Z; larĝe malfermi la okulojn Z; ŝi oscedis larĝe k laŭte Z; el fremda ledo oni tranĉas larĝe Z; vivi larĝe k lukse Z.
larĝo. Difinita dimensio de io, mezurata laŭ la direkto perpendikla al la longo: la larĝo de kvin ulnoj X; tiu ŝtofo havas unu metron da larĝo; kurtenoj en duobla larĝo; oni malfermis en la plena larĝo la pordegon Z; stratoj, kies larĝo apenaŭ sufiĉis por bone ŝarĝita azeno Z; ili okupas la tutan larĝon de la trotuaro Z.
larĝaĵo. Peco de ŝtofo, kalkulita inter la du randaĵoj: meti du larĝaĵojn en unu kurteno.
larĝeco. Eco de io, kio estas larĝa 1 k 3: la larĝeco de la foso malhelpis la transsalton; la larĝeco de lia spirito.
larĝigi. Fari ion larĝa: larĝigi jupon, diskuton.
dislarĝigi. Dise larĝigi: la korteganinoj stariĝis antaŭ ŝi, dislarĝigis siajn vestojn Z (por ŝin kaŝi); la kapo de la arbo dislarĝiĝis Z; la manoj kun naĝmembranoj dislarĝiĝis en formo de ventumilo Z; (f) tiam la ebloj de teknika progreso dislarĝiĝos.
laŭlarĝe. Transverse: trairi la landon laŭlonge k laŭlarĝe X.
mallarĝa
Malgranda en la transversa direkto: la fuko longa k mallarĝa kiel rubandoj Z; mallarĝa vojeto Z, pordo Z; mallarĝejo de valo; mallarĝigi manikojn de mantelo. malvasta.
Havanta ĝenajn limojn; ne lasanta multe da libereco: mallarĝa estas la pordo kondukanta al la vivo N; mallarĝa cerbo.
plilarĝigi. Fari ion pli larĝa.
fingrolarĝo. Larĝo de unu normala fingro: okulmezure, je du fingrolarĝoj dekstre!.
manlarĝo
Larĝo de normala mano: unu manlarĝo dekstre de la bulforma arbo.
ב Spano: lia alteco estis ses ulnoj k unu manlarĝo X; manlarĝa listelo X.