PIV · 9340
liberal²a
liberal2a
1 Favora al libero k toleremo: liberala spirito.
2 Tia, ke ĝi celas precipe ĝeneralan klerecon, pli ol teknikecon: liberala eduko, profesio (ekz. de instruisto, medicinisto ks); (ark.) liberalaj artoj (belartoj, ne ligitaj kun teknika neceso).
3 Rilata al liberalismo: liberalaj ideoj Z, partioj; provo liberaligi la reĝimon; liberaluloj malbenitaj! Z.
liberalismo
1 Σ Idearo favora al reĝimo garantianta la individuajn liberecojn k al forigo de la privilegioj.
2 £ Ekonomika doktrino, kiu malpermesas al la ŝtato enmiksiĝi en la ekonomiajn rilatojn inter la individuoj, klasoj aŭ nacioj.